Francisko (papo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
'''Francisko '''<ref>[http://bigstory.ap.org/article/francis-without-roman-numeral Francis without Roman numeral] {{en}}</ref> ([[latina lingvo|latine]] ''Franciscus''), per civitana nomo '''Jorge Mario BERGOGLIO''' [ĤOrĥe maRIo bergoLIO] (naskiĝis {{naskiĝdato|1936|12|17}} en [[Bonaero]]), estas la nuna [[romkatolika]] [[papo]] kaj [[kardinalo]] el [[Argentino]]. Li estas la [[listo de papoj|266-a papo]], la unua neeŭropa post [[Gregorio la 3-a]] (kiu regis antaŭ 1200 jaroj) kaj la unua [[Jezuitoj|jezuita]] papo.
 
Liaj gepatroj estis [[Italio|italaj]] [[enmigrado|enmigrintoj]]; lia patro laboris ĉe la [[fervojo]], kaj devenis el [[Torino]]. La familio havis 5 infanojn. Bergoglio havas eĉ hodiaŭ ne nur la argentinan, sed ankaŭ la italan [[ŝtataneco]]n, kio supozeble helpis lian elektiĝon al papo (dum la [[konklavo]] 28 el 117 elektantoj estis italoj, 61 el 115 estis eŭropanoj).
 
Li originale studis por iĝi [[kemio|kemiisto]], atingis [[diplomo]]n pri tio, sed poste en 1958 decidis ekstudi [[teologio]]n kaj aliĝis al la [[jezuitoj]]. Li estis konsekrita en 1969 al [[pastro]], iomete poste li iĝis jezuita gvidanto. Li ekstudis en 1985 en [[Germanio]] ĉe la [[Universitato de Freiburg|Universitato]] de [[Freiburg]].