Preĝejo Sankta Severo (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: de:Severikirche (Erfurt) estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
 
== Historio ==
Dokumentoj pri la frua historio mankas; verŝajnas unu antaŭa konstruaĵo. En 836 la relikvoj de [[Sankta Severo de Raveno]], de lia edzino Vincentia kaj de lia filino Innocentia estis transdonitaj al la benediktaninoj por ilia kapelo surmonteta. Ĝi devis cedi al episkopa burgo en 1123. Restoj de la t.n. ''Kurba domo'' (germane: ''Krummhaus'') ankoraŭ videblas en la ĝardeneto de la pastra domo. Iaman palatinatan turon oni malkorekte nomis ''Kapelon Sankta Bonifaco''. La monaĥinoj poste translokiĝis al la [[citadelo Cyriaksburg]]. La novkonstruado de kvinala monaĥeja preĝejo (ordeno de la kanonikoj aŭgustenanaj) fariĝis inter 1274-1378 kun orienta kaj okcidenta ĥorejo kaj pluraj kapeloj. La kirko suferis damaĝojn pro incendio en 1472. Nur poste starigitis la plej alta, meza turo. En 1803 la klostro malfermiĝis kaj post 1818 la ejoj (sakristio, kapitula dometo) malkonstruitis. Grandstila restaŭrado estis ekstere de 1979-82 kaj interne en 1995.
 
== Sonoriloj ==