Majstro Eckhart: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Eckhart von Hochheim''' (naskiĝinta ĉ. [[1260]] en [[Tambach-Dietharz|Tambach]] aŭ en [[Hochheim (Turingio)|Hochheim]], mortinta antaŭ la 30-a de aprilo [[1328]] en [[Avinjono]]) estis germana dominikana [[monaĥo]], fondinto de la germana mistikismo, skolastika verkisto kaj predikisto. Lia pantesima [[mistikismo|mistiko]] kelkfoje proksimiĝas al [[ateismo]]. Li forĵetis la eksteraĵojn de la [[religio]]j.
== Vivo ==
*1277: La junulo eniras la [[Dominikana preĝejo (Erfurt)|Dominikana monaĥejon]] en [[Erfurto]]. Poste li komencas ĝeneralan studon en [[Kolonjo]], eble ankoraŭ ĉe [[Albertus Magnus]]. Li ĉefe legas verkojn de [[Aŭgusteno de Hipono]], [[Tomaso de Akvino]], [[Skoto Eriugena]] kaj la [[Novplatonismo|novplatonistoj]]. Dum la [[Disputo pri la universalaĵoj|disputo pri la universalaĵoj]] li estas ĉe la flanko de la realistoj.
*1293: Eckhart iĝis [[prioro]] de la erfurta monaĥejo kaj vikaro de tuta [[Turingio]].
*1302: Li instruas ĉe la [[Sorbono]] kiel profesoro de teologio.
*1304: Li iĝis provinciestro de la nove kreita ordena provinco de [[Saksio]].
*1306: Eckart iĝis ĝenerala vikaro de [[Bohemio (lando)|Bohemujo]].
*1311: Li iras Parizon denove instruonte. Tie li planas la verkon ''Opus tripartitum'', kiu restas nefinita. Nur kelkaj ekzegezaĵoj de la [[Biblio]] el la planita tria parto estis skribitaj (latinlingve). Sed liaj plej gravaj verkoj estis ĉ. 100 germanlingvaj predikoj kaj traktaĵoj, la ''Buch der göttlichen Tröstung'', la ''Rede der underscheidunge'' kaj ''Von abgescheidenheit''. Tie Eckart reprenis novplatonisman tradicion: mistike la ĉeesto de Dio traviveblus.
*1314: Eckart estas majstro kaj profesoro de teologio en [[Strasburgo]], poste en Kolonjo kaj [[Frankfurt am Main]].
*1326: La kolonja ĉefepiskopo Von Ochsenstein komencigis [[inkvizicio|inkvizician proceduron]] kontraŭ li - kaj Eckhart ege protestas.
*1327: Eckart mortis, verŝajne en [[Avinjono]].
*1329: Aperas papa buleo kondamnanta 26 frazojn de Eckart kiel heretikajn.
[[Dosiero:Meister-Ekkehard-Portal der Erfurter Predigerkirche.jpg|thumb|La Majstro-Eckhart-portalo de la [[Dominikana preĝejo (Erfurt)|dominikana preĝejo de Erfurto]].]]
|