Mramba Simba Nyamkinda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
Tie Mramba renkontis ege grandajn malfacilaĵojn. Li tute ne sciis pri kie trovi nutraĵojn kaj tranoktadon, li estis malpura kun siaj ŝifonitaj vestaĵoj el ŝafledo. La urbaj geknaboj timigis lin kaj forĉasis lin per ŝton-frapoj. Li provis serĉi laboron, sed ne sciis kiel serĉi. Li nutris sin el rubujoj, tranoktis surstrate aŭ ĉe la busstacio.
 
Post kelkaj semajnoj li hazarde renkontis du personojn, kiuj parolis pri Kenjo en la [[Luolua lingvo]], la lingvo de lia patrino. Li tuj salutis ilin, rakontis pri siaj malfacilaĵoj kaj petis ilian helpon por atingi la onklon. Surprize kaj bonŝance montriĝis, ke ili bone konis la onklon kaj eĉ la patron, ĉar ili apartenis al la sama religio ([[Pentekosta Kristanismo|Pentekosta]]). Kaj ili kunportis lin al la onklo en Kenjo.
 
La onklo volus helpi al Mramba, sed pro aĉeto de tereno mem ne plu havis. Mramba helpis al li en [[rikolto]] kaj vendado de [[banano]]j, sed tio apenaŭ sufiĉis por nutri ilin ambaŭ.