Mutianus Rufus: Malsamoj inter versioj

219 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
Reveninte Germanion en 1502, li dediĉis sin al siaj pensoj pri ''spirita aristokratio''. Post mallonga deĵoro en la landgrafa kancelario de [[Kassel]] oni ofertis al li kapitulan kanonikecon en [[Gotha]]. Tiamaniere li povis iĝi vere sendependa. Malgraŭ eklezia dunganto li kontinuigis kritiki ekleziulojn.
 
Ekde 1505 li formis kun la humanistoj [[Herbord von der Marthen]], [[Georg Spalatin]], [[Heinrich Urban]] kaj [[Ulrich von Hutten]] rondon amikaran en Gotha. [[Helius Eobanus Hessus]] kaj [[Johann Crotus Rubianus]] profitis de liaj konoj de la antikva literaturo kaj ofte venis tien. La multfoja gasto [[Euricius Cordus]] priskribis en sia poemo ''Vizitante Mutianon'' la idiliecon de la poeta dometo. Pro la perado de [[Georgo Spalatino]] li iĝis en 1503 sekvanto de Marschalk kiel gvidisto de la humanisma movado en Erfurto.
 
Post 1516 Mutianus distanciĝis de la pensoj de [[Martin Luther]]; tamen li antaŭenpuŝis modernigon de kredo kaj estis akuŝanta modernajn ideojn en Germanujo. Pro la sukcesego de Erasmo oni baldaŭ forgesis - jam dum ties vivotempo - la grandecon de Mutianus.
 
== Literaturo ==
32 304

redaktoj