Petersberg (Erfurto): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 12:
== Konstrufazoj ==
Post la reakiro de Erfurto danke al francaj dungotrupoj la [[ĉefepiskopo]] de [[Majenco]] ekkonstruigis en 1665 la "Johann-Philipps-burgon". Arĥitekto estis la italo Antonio Petrini. Dum la unua konstrufazo oni konstruis 8 bastionojn laŭ la nova itala sistemo; la komandantejo, la kazernoj kaj la eksteraj muroj venis en 1707/26 en la kurso de novaj plifortigoj laŭ la planoj de Maximilian von Welsch, kiu sekvis la sistemon de [[Vauban]]. Finfine inter 1814/73 fariĝis la lasta alikonstruo laŭ la [[Prusio|prusa]] metodo pri citadelaranĝo.
Rezulto estis pli fortikaĵo kontraŭ la Erfurtanoj, ol fortikaĵo por la Erfurtanoj kontraŭ malamikoj de ekstere! Tiam fariĝis ankaŭ la belega ejo de la komandantaro kun la majenca blazono. Proksime bone videblas aliaj defendaranĝoj kiel [[levoponto]], foso, [[herso]], ŝirmbalustradoj. Ĉe la piedo de la monteto, en la iama malliberejo de Stasi en la Andreo-strato, troviĝas moderna [[Memorigloko Andreasstraße (Erfurt)|memorig- kaj klerigadloko]]. Ekde 1999 troviĝas ĉe citadela remparo la [[Federacia laborjura tribunalo de Germanujo]]. == Vidu ankaŭ ==
|