Retpoŝtilo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 25 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q570871)
kunig-ŝovo el Retkesto laŭ la diskuto
Linio 20:
 
[[Kategorio:Interreto]]
{{kunigu|retpoŝtilo|Retkesto}}
{{lingvaĵo|'''Retkesto'''}} aŭ '''enreta retpoŝtilo''' estas programo, kiu mem estas provizita de la [[retpoŝto|retpoŝta]] servilo. Ĝi funkcias en ordinara [[TTT-legilo]], kaj ebligas teleregadon de la poŝtaĵoj, sen aparta [[retpoŝtilo|retpoŝtila]] programo sur la loka komputilo: Oni vidas la ricevaĵojn kaj preparas la sendotaĵojn en la TTT-legilo, sed ili ne konserviĝas sur la loka komputilo.
 
Kutime la servo de retkesto inkluzivas personan retpoŝtan adresaron kaj stokejon de datumaroj. Multaj [[provizanto de retkonekto|provizantoj de retkonekto]] ofertas retkeston aldone al sia cetera servo, kaj en por la kliento senkostaj retkestoj la uzado plejparte financiĝas pere de komercaj reklamoj.
 
Avantaĝaj estas la malgrandaj antaŭkondiĉoj, ĉar retpoŝtaĵoj alireblas el ĉiu ajn komputilo kun retkonekto kaj TTT-legilo, ankaŭ en [[biblioteko]]j kaj aliaj publikaj komputilejoj. Malavantaĝaj estas, ke la retkestoj kompare al kutimaj [[retpoŝtilo]]j parte havas malpli da funkcioj, kaj ke krome la retpoŝtaĵoj nur iom pene povas esti stokataj sur loka komputilo tiel, ke poste ili komforte plulegeblas sen retkonekto.
 
Inter la unuaj popularaj retkestoj estis [[Hotmail]], intertempe apartenanta al la servo Windows Live de [[Mikrosofto]], kiu komencis sian servon la [[4-an de julio]] [[1996]], okaze de la naskiĝtago de la ŝtato [[Usono]].
 
Retkestaj programoj estas inter alie
* ''Atmail'' ([[PHP]], Ajax, [[retservilo Apache]]2),
* ''Citadel/Ux'' (-GPL),
* ''Internet Messaging Program'' (IMP) Horde-Groupware (PHP, -GPL),
* ''SquirrelMail'' (PHP, -GPL),
* ''RoundCube'' (PHP, Ajax -GPL)
* ''Microsoft Exchange Server'' (komerca; ''Outlook Web Access'' [ĝis la programversio ''Exchange 2007''] / ''Outlook Web App'' [ekde la programversio ''Exchange 2010''])
 
{{ĝermo|komputiko}}
 
[[Kategorio:Tut-Tera Teksaĵo]]