Sudtirolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 34:
 
==Historio==
Sudtirolo estas administra unuo, kies originoj iras reen al [[unua mondmilito]]. Ĝis la fino de tiu milito (1918) la regiono apartenis al [[Aŭstrio-Hungario|aŭstrio-hungaria imperio]]. En 1915, kun la [[Traktato de Londono (1915)|Traktato de Londono]], la [[triopa Entento]] promesis la areon al Italio, kiel instigo eniri la militon sur ilia flanko. En 1918, je la fino de la milito, la suda parto de la tiama aŭstra kronregiono [[Tirolo (regiono)|Tirolo]] estis okupita fare de Italio. Sekve la [[Traktato de Saint-Germain]] de 1919 difinis, ke la regiono, komprenante kaj la ĉefe germanlingvan parton (la nuna Sudtirolo) kaj la ĉefe itallingvan parton (la nuna [[Provinco de Trento|Trentino]]) povis esti cedata al la [[Itala reĝlando]]. La provinco, kiel ĝi hodiaŭ ekzistas, estis kreita en 1926 post administra restrukturigo de la [[Itala reĝlando]] kaj estis asimilita kune kun la [[provinco de Trento]] en la ĝuste tiam kreita regiono ''Venezia Tridentina''.
<ref name="Provincial Statistics Institute of the Autonomous Province of South Tyrol">Oscar Benvenuto (ed.): "[http://www.provinz.bz.it/Astat/downloads/Siz_2008-eng.pdf South Tyrol in Figures 2008", Provincial Statistics Institute of the Autonomous Province of South Tyrol], Bozen/Bolzano 2007, p. 19, Table 11</ref>