Borneaj montaraj pluvarbaroj: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
 
==Priskribo==
[[Dosiero:Cloud forest mount kinabalu.jpg|eta|220px|left|[[Nubarbaro]] de Kinabalu-Monto.]]
Tiu ekoregiono konsistas el [[Tropiko|tropika]] nubarbaro kaj [[laŭrisilva arbaro]] en la pli altaj altitudoj, super 1 000 m, en la centro de Borneo kun sekcioj en [[Malajzio|malajziaj]], [[Indonezio|indoneziaj]], kaj [[Brunejo|brunejaj]] teritorioj de la insulo. Tiuj pli malvarmetaj kaj pli humidaj deklivoj elstaras el la tapiŝo de densa [[pluvarbaro]] kiu kovras la pli varmajn malaltebenaĵojn malsupre, kaj same kiel kroma pluvokvanto ankaŭ devenigas malsekecon de la malaltaj [[nubo]]j. La grundoj estas pli malbonaj kaj pli acidaj ol en la malaltebenaĵo.
 
 
==Faŭno==
La montarbaroj estas hejmo al specifa [[faŭno]] inkluzive de nombregoj da [[mamuloj]] kiaj ''Vivveridae'' (kia la malofta ''Diplogale hosei'', [[Endemio|endemia]] en tiuj montarbaroj), [[tupajuloj]], [[sciuro]]j, [[rato]]j kaj [[primatoj]] kiaj [[orangutano]] (''Pongo pygmaeus''), [[gibonoj]], kaj [[Cerkopitekedoj|''Colobinae'']]. Kvankam la plej multaj el tiuj primatoj preferas pli malaltajn altitudojn, ekzistas aparte bonaj nombroj da la grandaj [[makako]]j ĉar la arbaroj estas malpli difektaj ĉe pli altaj altitudoj pli grandaj bestoj kiel ekzemple orangutanoj kaj [[sumatra rinocero]] (''Dicerorhinus sumatrensis'') retiriĝis ĉi tie el la malaltebenaĵoj.
 
==Referencoj==
40 827

redaktoj