Voto de obeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Korekteto: de de -> de
Linio 19:
Laŭlonge de la jarcentoj kristanoj engaĝiĝis sekvi liajn ekzemplon kaj instruojn ankaŭ rilate obeon.
 
La [[ermito]]j de la unuaj jarcentoj ne estis en la kondiĉo praktiki la obeon, tamen estis jam antaŭvidita iu obeemo kiam ili sin metis je la skolo de [[Monaĥejo|monaĥo]] pliaĝa kaj plisperta. [[Cipriano|Sankta Cipriano el Kartago]] en sia sia letero "De abitu virginum" (Pri la vesto de la virgulinoj) informas ke en [[Romo]] kutime la virgulinoj dediĉita al la konsekrita vivo kutimas sin meti sub la gvido de de plaĝaj virgulinoj. La obeo, do, estis konsiderita kiel vojo al la formiĝo.
 
Sekve, epoke de la Sankta [[Benedikto de Nursio]] en okcidento, kiel jam en Oriento kun la kuniĝo de ermitoj en monaĥgrupo, kun la organiziĝo de la religiula vivo ankaŭ en komunuma grupo, rezultis eĉ pli grave obei al superulo. Pro tiu la obeo fariĝis engaĝiĝo, promeso kaj voto.