Borneaj montaraj pluvarbaroj: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
==Faŭno==
La montarbaroj estas hejmo al specifa [[faŭno]] inkluzive de nombregoj da [[mamuloj]] kiaj ''Vivveridae'' (kia la malofta ''Diplogale hosei'', [[Endemio|endemia]] en tiuj montarbaroj), [[tupajuloj]], [[sciuro]]j, [[rato]]j kaj [[primatoj]] kiaj [[orangutano]] (''Pongo pygmaeus''), [[gibonoj]], kaj [[Cerkopitekedoj|''Colobinae'']]. Kvankam la plej multaj el tiuj primatoj preferas pli malaltajn altitudojn, ekzistas aparte bonaj nombroj da la grandaj [[makako]]j ĉar la arbaroj estas malpli difektaj ĉe pli altaj altitudoj pli grandaj bestoj kiel ekzemple orangutanoj kaj [[sumatra rinocero]] (''Dicerorhinus sumatrensis'') retiriĝis ĉi tie el la malaltebenaĵoj. Kvankam ekzistas pli malmultaj birdoj en la borneaj montaroj ol en la malaltĵoj, ekzistas pli alta proporcio da endemiaj specioj, efektive la plej multaj el la unikaj birdoj de Borneo vivas en la montarbaroj; ekzemple sur Mulu-Monto en Saravako ekzistas 171 da malsamaj birdoj en la malaltaĵoj kaj nur 12 specioj ĉe 1300 m.
 
==Minacoj kaj konservado==
La pli altaj altitudoj de Borneo estas nealireblaj kaj tial pli ol 90% de la origina vivejo restas sendifektaj, eĉ ekde la [[Arbara incendio|arbaraj brulego]]j de 1997-98 kiuj difektis tiel multe de la borneaj malaltaĵaj arbaroj. Proksimume 25% situas en [[naturprotektejo]]j inkluzive de tre granda bloko en Nacia Parko Kajan Mentarang, kiu estas hejmo de komunumoj de indiĝenaj homoj sed estas minacata per komerca arbodehakado kaj vojkonstruado. Tiu parko kaj aliaj kiel ekzemple Nacia Parko Betung Kerihun estas gravaj rifuĝejoj por la faŭno dum la malaltaĵaj vivejoj estas sisteme forigataj.
 
==Referencoj==
40 827

redaktoj