Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Windsor (Ontario): nun alidirektilo
→‎Kategorio:IJK 1952 kaj similaj: klarigo pri kio dume okazis, respondoj al la argumentoj de Dima41; mi estas kontraŭ la propono
Linio 225:
--[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 23:32, 12 Jan. 2014 (UTC)
{{kontraŭ}} En la nuna momento (mi ne scias ĉu Dima41 jam forigis iujn artikolojn/dosierojn el la subkategorioj, kiel oni aludis) en la subkategorioj IJK estas 7 artikoloj (el kio 3 pri landaj sekcioj de TEJO ne nepras ĉi-tie kaj minuseblas, restas 4) aliaj ol IJK-artikoloj kaj 26 dosieroj, en la subkategorioj UK estas 5 artikoloj aliaj ol UK-artikoloj kaj 19 dosieroj, kaj en la subkategorioj IS estas neniu artikolo krom IS-artikoloj kaj 26 dosieroj. Eblus laŭ la nuna stato ĵeti ĉiujn kromajn artikolojn en la tegmentajn kagegoriojn "UK", "IJK" respektive "IS". Marek Blahuš pravas ke tio enhave ne ĝustus (la manifesto de Raŭmo rilatas konkrete al la IJK 1980, ne al la fenomeno de IJK ĝenerale, ktp). Plie mi konvinkatas ke pli '''praktikas''' ordigi pliajn artikolojn kaj dosierojn en subkategoriojn, ol meti ilin sensinsekve en la pli grandan tegmentan kategorion. Imageblas ke en proceso de reviziado iujn dosierojn eblas ŝovi de la esperantlingva projekto al la komunejo, tiam la supraj nombroj '''reduktiĝus''' (kaj subkategorio, en kio estas nenio krom la prieventa artikolo, forfalu). Same imageblas, ke ekestas apartaj artikoloj pri la Internaciaj Kongresaj Universitatoj kaj Internaciaj Infanaj Kongresetoj ligataj al unuopaj UK-oj, de apartaj kongresaj gazetoj de unuopaj UK-oj kaj IJK-oj, de unuopaj temaj numeroj de la revuo Kontakto ligitaj al unuopaj IS-oj, de libroforme aperintaj kongresaj kantaroj aŭ aliaj prokongresaj publikaĵoj... tiam la supraj nombroj '''kreskus''' (kaj la tegmenta kategorio facile iĝus malfacile superrigardebla). Mi opinias ke la subkategorioj ne ĝenas kaj faciligas la ordigon. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:48, 13 Jan. 2014 (UTC)
 
Dankon al Thomas Pusch pro liaj komentoj. Li estas unu el tiuj, kiuj plej multan laboran faris pri plenigado de la dokumentaj truoj pri malnovaj aranĝoj kiujn Vikipedio daŭre havas, kaj li ankaŭ kundividis plurajn bildojn siajn el tiu tempo kiujn ni nur tre malfacile per alia maniero jam scius akiri. Pro tio laŭ mi lia voĉo aparte aŭskultindas, ĉar sen la kontribuo de li kaj similuloj hodiaŭ tute ne estus kion organizi kaj pri kio diskuti…
 
Notindas, ke intertempe Dima41 jam komencis, baldaŭ post la afiŝo de sia propono, efektive forigadi (kvankam nur kategoriojn el la artikoloj tekstoj, dum la malplenigitajn kategoriajn paĝojn li ankoraŭ lasis ekzistis, kio laŭ li pravigas lian agon). Rimarkinte tion, administranto KuboF restarigis ĉiujn koncernitajn paĝojn, pro kio Thomas Pusch eble iom konfuziĝis en la momento kiam li estis verkonta sian kontribuon ĉi tie.
 
Kaj ankoraŭ kelkaj miaj komentoj pri la lasta afiŝo de Dima41: 1.+2.) Memoru ke [[:en:Wikipedia:Wikipedia is a work in progress|Vikipedio estos neniam preta]] kaj [[Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas#Vikipedio ne estas papera enciklopedio|Vikipedio ne estas papera enciklopedio]]. Oni ĉiam antaŭvidu estontan (pozitivan) progreson de la projekto, do ke ja iam iu venos kiu kontribuos detalojn pri la IJK-j. Ja antaŭ Thomas Pusch ni havis malpli da informoj ĉi tie, kaj komence ekzistis nur unu paĝo kun listo de IJK-j aŭ eble eĉ ne tiu. Ankaŭ oni ne pensu ke kiel aspektas artikolo nun tia ĝi devas resti por ĉiam: Se iu bildo nun estas uzata en artikolo, morgaŭ povas ĝin anstataŭigi pli taŭga bildo; kaj en artikoloj ne nepre ĉeestu ĉiuj haveblaj bildoj pri la temo (ĉar ili povas esti multegaj). Se morgaŭ iu alŝutos dekojn da fotoj rilataj al iu IJK, ĉu vi plu kontraŭos starigon de aparta kategorio? Kaj eĉ kazde de nur kelkaj bildoj (aŭ kelkaj ligitaj rilataj artikoloj), kiel vi certiĝos ke ankaŭ post kelkaj jaroj la ligiloj al tiuj bildoj/artikoloj plu estos tie? Pardonu, sed ne tiel la ligado de datumoj en Vikipedio funkcias. Ĝuste estas tiel, ke artikoloj ŝanĝiĝas (ofte tre rapide) kaj foje eĉ plene reverkiĝas, dum la kategorioj spegulas ion konkretan kaj longdaŭran kio kutime ne malaperas eĉ post plena reverko de artikolo. Laŭ mia impreso vi ĝis nun opinias male… 3.) [[Vikimedia Komunejo]] ne estas rubejo, sed projekto atentinda al ĉiu kontribuanto de Vikipedio, ajnlingva, ĉar grava parto de ĝi. Mi elektiĝis kiel administranto interalie ĝuste ĉar la komunumo konscias multajn misojn pri lokaj bildoj kaj preferus ideale havi ĉion nur en la Komunejo, kie tio cetere ankaŭ multe pli videbligas Esperanton ol se ni nur ludas en "propra sablejo". Mi vidas, ke vi jam alŝutis kelkajn bildojn ĉi tien – dankon. Atentu tamen, ke fine iam ankaŭ ili atingos la Komunejon, ĉar tio estas la evoluo de la tekniko ĉi tie. Se vi havas malfacilaĵojn pri la angla en la Komunejo (ja la kategorioj plu estas baze nomataj tiel), vi certe povas peti helpon de mi aŭ aliulo en la diskutejo. 4.) Kial [[:Kategorio:UK 1996]] kiel subkategorio de [[:Kategorio:Prago]] estu problemo? Ĉu vi same kontraŭus ĉeeston de [[:Kategorio:Prago]] kiel subkategorio de [[:Kategorio:Ĉeĥio]]? Ja Prago estas en Ĉeĥio, same kiel UK 1996 okazis en Prago. --[[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 22:57, 16 Jan. 2014 (UTC)
 
{{kontraŭ}} Ankoraŭ tiel ĉi formale por ke mia opinio kalkuliĝu. --[[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 22:57, 16 Jan. 2014 (UTC)
 
== Ŝablono:Artikolo kun koordinatoj ==