Triopa Alianco (1882): Malsamoj inter versioj

alianco de 1882 inter Germanio, Aŭstrio-Hungario kaj Italio antaŭ la Unua Mondmilito
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|280px|Mapo de eŭropaj aliancoj 1914 La '''Triopa alianco''' estis sekreta defenda alianco inter la Germana Imperiestra Regno...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:48, 17 jan. 2014

La Triopa alianco estis sekreta defenda alianco inter la Germana Imperiestra Regno, Aŭstrio-Hungario kaj la Itala reĝlando. Ĝi estiĝis la 20-an de majo 1882, kiam Italio aliĝis al la Duopa Alianco, kiu estis konkludita inter la Germana Imperiestra Regno kaj Aŭstrio-Hungario en oktobro 1879 kaj kiu separate daŭris. Italio esperis, ke la alianco povus subteni ĝiajn klopodojn atingi koloniojn en Afriko.

Mapo de eŭropaj aliancoj 1914

La 30-an de oktobro 1883 la malnova reĝlando de Rumanio aliĝis al la Triopa Alianco, kiu ĝis la jaro1912 estis renovigita post po kvin jaroj.

La kontrakto devigis la subskribantojn al mutuala helpo kaze de samtempa atako de du aliaj potencoj aŭ kaze de atako de Francio al Germanio aŭ Italio. Kiel en la kontrakto de la Duopa Alianco, Aŭstrio ne estis devigita subteni Germanion kontraŭ Francio.

Je la komenco de la dudeka jarcento la graveco de la alianco malpliiĝis. Ĝi rompiĝis en 1915, kiam Italio denoncis la kontrakton kaj deklaris militon al Aŭstrio-Hungario post la traktato de Londono.