Triopa Alianco (1882): Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 8 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo kun 'eta|280px|Mapo de eŭropaj aliancoj 1914 La '''Triopa alianco''' estis sekreta defenda alianco inter la Germana Imperiestra Regno...')
 
Neniu resumo de redakto
La '''Triopa alianco''' estis sekreta defenda alianco inter la [[Germana Imperiestra Regno]], [[Aŭstrio-Hungario]] kaj la [[Itala reĝlando]]. Ĝi estiĝis la {{daton|20|majo|1882}}, kiam Italio aliĝis al la [[Duopa Alianco]], kiu estis konkludita inter la [[Germana Imperiestra Regno]] kaj [[Aŭstrio-Hungario]] en oktobro 1879 kaj kiu separate daŭris. Italio esperis, ke la alianco povus subteni ĝiajn klopodojn atingi [[kolonio]]jn en [[Afriko]].
 
La {{daton|30|oktobro|1883}} la [[malnova reĝlando de Rumanio]] aliĝis al la Triopa Alianco, kiu ĝis la jaro [[1912]] estis renovigita post po kvin jaroj.
 
La kontrakto devigis la subskribantojn al mutuala helpo kaze de samtempa atako de du aliaj potencoj aŭ kaze de atako de Francio al Germanio aŭ Italio. Kiel en la kontrakto de la [[Duopa Alianco]], Aŭstrio ne estis devigita subteni Germanion kontraŭ Francio.
Je la komenco de la dudeka jarcento la graveco de la alianco malpliiĝis. Ĝi rompiĝis en [[1915]], kiam Italio denoncis la kontrakton kaj deklaris militon al [[Aŭstrio-Hungario]] post la [[Traktato de Londono (1915)|traktato de Londono]].
 
[[Kategorio:Traktatoj]]
[[Kategorio:Unua mondmilito]]
230 687

redaktoj