'''Sergeo Tyrin''', en alternativa latinliterigo '''Sergey-Meiyer Tyirin''' - naskiĝis {{naskiĝtago|1984|06|033}}, do nun {{aĝo|1984|06|03}}-jara - estas israela esperantisto. Li elektiĝis kiel membro de la [[estraro de TEJO]] en la oficperiodoj [[2007]] ĝis [[2009]], [[2009]] ĝis [[2011]] kaj [[2011]] ĝis [[2013]], en la unuaj du periodoj en la posteno de kasisto, kaj ekde somero 2011 en la posteno de estrarano pri informado kaj unua vicprezidanto. Krome li aktivas en [[JELI]], la landa sekcio de TEJO en [[Israelo]]. Laŭ la stato de [[2012]] li vivas en [[Be'er-Ŝeva]], [[Israelo]] kaj estas studento de kognitivaj sciencoj en la [[Universitato Ben-Gurion de Negevo]]. Laŭ propraj informoj li ekster TEJO fojfoje ludas en esperantlingvaj teatraĵoj kaj de tempo al tempo ŝatas distri sin per tradukado.