Preĝejo Sankta Petro (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
En 1060 fariĝis la unua dokumenta mencio. Post fajrego en 1080 ĉefepiskopo Siegfried la 1-a ŝanĝigis la ordenon: kanonikojn sekvas benediktanoj reformitaj (laŭ la programo de la monaĥejo [[Calw|Hirsau]] - kiel ankaŭ la monaĥejoj de [[Monaĥejo Paulinzella|Paulinzella]], [[Reinhardsbrunn]] kaj [[Thalbürgel]].) Laŭkronike ekkonstruo de la krucforma baziliko estis en 1103. La konsekro de la monaĥeja preĝejo, kiun oni konstruis laŭ la menciitaj reformkonceptoj, estis en 1147. Pro la rekonstruo de la meza navo je la komenco de la 19-a jc. ĝis la nivelo de la flankaj navoj kaj pro la malkonstro de la turoj, la iama graveco konstruaĵa evidentiĝis nur post longa rigardo al la okuloj de la vizitanto. En 1289/90 la urbo estis por 10 monatoj centro de la [[Sankta Romia Regno|Regno administrado]], kiam imperiestro [[Rudolfo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Rudolfo la 1-a]] rezidis kun sia kortego en la monaĥejo (t.n. ''Regna parlamento''). Unu ĉeftemo estas la repacigo de la lando. Alia renomita gasto estis kelkajn monatojn en 1451 [[Nikolao el Kuzo]], kiu predikis antaŭ homamasoj antaŭ la [[Katedralo de Erfurto]], donis [[indulgenco|indulgencojn]] kaj kontrolvizitis monaĥejojn.
 
== Profanigo perforta ==
En 1803 la monaĥejo sekulariĝis. La biblioteko monaĥeja donacitis fare de Napoleono al la [[Universitato de Erfurto]]. Turon de la iama Kapelo Sankta Kruco ricevis en 1810 la komunumo en [[Dittelstedt]], kie ĝi videblas ĝis hodiaŭ. La saman jaron oni vendis aŭkcie la sonorilaron; la orgenon aĉetis la komunumo de [[Büßleben]]. Kun la profana uzo post 1813 venis profunda ŝanĝo arkitektura: ekzemple oni enmasonis kvadratajn fenestrojn.