Centra Masivo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 38 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q190695)
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Centra Masivo.jpg|right|<center>Situo de la Centra Masivo en [[Francio]]]]
 
La '''Centra Masivo''' ([[franca lingvo|france]] ''Massif Central'') estas [[mezalta montaro]] en la centro kaj sudo de [[Francio]], kiu havas areon de 85.000 km², kio korespondas al 15 procentoj de la ŝtata teritorio. Ĝi altas averaĝe 700 metrojn, kaj la plej supra punkto altas preskaŭ 1900 metrojn: la monta masivo [[Monts Dore]] kun 1886 metroj da alteco. Nek geologie nek geografie la regiono havas ekzaktan limon. Se oni kunkalkulas al la Centra Masivo la montoĉenon ''[[Cevenoj]]'', la limo de la regiono en la oriento kaj sudo relative klaras, ĉar la ĉirkaŭe relative ebena teritorio abrupte altiĝas tie, kie komenĉiĝas la Cevenoj. Plej norda parto de la Masivo konsideriĝas la regiono [[Beaujolais]] ĝis preskaŭ la urbo [[Mâcon]], la plej suda punkto estas la Montagne Noire (nigra monto) ĉe la la limo al la [[departemento]] [[Aude (departemento)|Aude]] - tamen ambaŭ partoj havas ankoraŭ altecon de pli ol 1000 metroj. En la nordo kaj okcidento la limo de la Masivo al ĉirkaŭaj pejzaĝoj estas pli laŭŝtupa. [[Limousin]], [[Marche]] kaj [[BourbonnaisBurbonio]] estas la nomoj de la najbaraj pejzaĝoj, kiuj enkadrigas la Centran Masivon en formo duonluna.
 
[[Dosiero:Massif Central1.jpg|thumb|<center>[[Monts Dore]], la plej alta punkto de la Centra Masivo]]
 
La Centra Masivo neniel estas geografie unueca regiono, sed pro diversaj klimataj kaj geologiaj cirkonstancoj konsistas el pluraj pejzaĝoj, kiuj inter si tre malsamas. Geologie la areon konsistigas la pejzaĝo [[Auvergne]], la lando de [[vulkano]]j, la altaj kaj krutaj montoj de la montoĉeno [[Cevenoj]], la [[altebenaĵo]]j [[Causse]]s, kiuj havas malmultajn vegetaĵojn sed tamen impresas iel [[mediteraneo|mediteranee]], kaj ne laste - tre en la sudo - la monta parto de la regiono [[LanguedocLangvedoko-RoussillonRusiljono]]. Tiom diversaj kiom la naturaj cirkonstancoj ankaŭ prezentiĝas la historio, kulturo kaj ekonomio de la regiono Centra Masivo.
[[Dosiero:Castelbouc (Tarn).JPG|thumb|600px|center|<center>La vilaĝoVilaĝo Castelbouc en matena nebulo]]
 
{{ĝermo-geografio}}
 
{{Ligiltabelo Montaroj de Francio}}
{{projektoj|commonscat=Massif Central|Centra Masivo}}
 
[[Kategorio:Mezaltaj montaroj]]
[[Kategorio:Montaroj en Eŭropo]]
[[Kategorio:Montaroj en Francio]]