Afrikanso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: fy:Afrikaansk estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Plua polurigo kaj ĝisdatigo.
Linio 1:
[[Dosiero:South Africa Afrikaans speakers proportion map.svg|eta|250px|Afrikanslingvanoj en [[Sud-Afriko]]]]
[[Dosiero:Distribution of Afrikaans in Namibia.png|eta|Nombro da afrikanslingvanoj en [[Namibio]]]]
La '''afrikansa''' (aŭ ''Afrikaans'' en la afrikansa aŭ la angla) estas okcidentĝermana lingvo parolata precipe en suda [[Afriko]]. Ĝi evoluis kaj fine solidiĝis precipe el nederlandaj dialektoj de la deksepa jarcento, cetere influita de, inter aliaj, la germana, la franca kaj, specife lastatempe, la angla.
La lingvo venas el [[Holando]] kies ĝi estis konstituita de vortoj el la [[Germana lingvo|germana]], [[franca lingvo|franca]], angla kaj el kelkaj afrikaj dialektoj <ref>Franclingva lernolibro ''Voyages'' (Historio, geografio kaj eduko al civitaneco), ''Éditions CEC'', 2004, ISBN 2-7617-2226-4 kaj ISBN 978-2-7617-2226-1
</ref>.
<!-- Denaskaj parolantoj de la afrikansa estas [[afrikansoj]]. Laŭ PIV tio ne veras. Ĉu iu Sud-Afrikano povas (mal)konfirmi? -->
== Disvastiĝo ==
[[Dosiero:Namibiekaart.png|eta|maldekstra|250px|Mapo de Namibio en la afrikansa]]
Ĝin parolas kiel hejmlingvon pli ol duona parto el la eŭropdevena kaj miksdevena partoj de la loĝantaro de la okcidenta duono de la respubliko [[Sud-Afriko]], precipe en kaj ĉirkaŭ la urboj [[Kaburbo]], George kaj [[Port Elizabeth]] kaj de la centra regiono, precipe en kaj ĉirkaŭ la urboj [[Pretorio]] kaj [[Bloemfontein]]. Same en la suda duono de [[Namibio]]. En Sud-Afriko tio estas entute ĉirkaŭ 67 milionoj da personoj el loĝantaro de ĉirkaŭ 4552 milionoj. Kelkaj dekmiloj da [[Cvanoj]] kaj [[Kojsanoj]] ankaŭ estas afrikansparolantoj. Inter dek kaj dudek milionoj da alilingvaj Sud-Afrikanoj kaj Namibianoj parolas la afrikansan kiel duan aŭ trian lingvon.
 
En Sud-Afriko ĝi estas unu el la dek unu oficialaj lingvoj, la tria plej parolata, post la [[Zulua lingvo|zulua]] kaj la [[Kosa lingvo|kosa]]. En Namibio ĝi ne estas oficiala lingvo, tamen ĝi tie funkcias kiel interlingvo, krom la angla kaj la germana.
 
Ekzistas ankaŭ signifa komunumo de afrikansparolantoj en [[Britio]], precipe en [[Londono]], (ĉirkaŭ la jaro 2000 eĉ proksimume 100 000 personoj, nun malpli). Plej malgrandaj komunumoj ekzistas en [[Bocvano]], [[Svazilando]], [[Zimbabvo]] kaj [[Zambio]], kaj transmare en [[Auckland]], [[Perth]], [[Toronto]] kaj [[Vankuvero]]. En [[Nov-Zelando]] loĝas pli ol 25 000 afrikansparolantoj. En [[Argentino]] (apud Comodoro Rivadavia) loĝas malgranda grupo devenanta de transloĝintoj de post la [[Sudafrika Milito]] (ankaŭ 'Dua Milito de Libereco' aŭ '[[Brita-bura milito]]') en 1900. Malgrandaj komunumoj troviĝas en Nederlando, Belgio, la Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj kaj Suda Koreio.
 
== Historio ==
Linio 19 ⟶ 17:
[[Dosiero:Panneau Blyde River.jpg|eta|dekstra|180px|Dulingva informŝildo (afrikansa/angla) en la kanjono de [[Blyde (rivero)|rivero Blyde]]]]
 
Kvankam la afrikansa nun estas apartamemstara lingvo, ĝi devenas de la [[nederlanda lingvo]]. Plej specife ĝi aspektas kiel la dialektoj de [[Zelando]] kaj [[Flandrio]]. Dum la 17-a kaj la 18-a jarcentoj alvenis religiaj protestantoj al la nederlanda haveno apud la [[Kabo de Bona Espero]] el [[Eŭropo]] (precipe de [[Nederlando]], [[Flandrio]], [[Germanio]] kaj [[Francio]]) kaj iliaj, precipe [[Islamo|islamaj]], [[sklaveco|sklavoj]] el [[Barato]], [[Malajzio]] kaj [[Madagaskaro]]. Ili estas la pragepatroj de la hodiaŭaj afrikanslingvanoj, kiuj ankaŭ miksiĝis kun la lokaj [[Kojoj]]. Jam dum la 18-a jarcento formiĝis inter tiuj grupoj lingvo apartaspekta de la lingvo parolata en Eŭropo, kun sia propra prononco kaj gramatiko. Rezulte de la kutima kaj ankaŭ devigita apartloĝado de la Eŭropdevena kaj la aliaj grupoj tamen formiĝis iom malsama prononcado ĉe la diversaj grupoj, precipe en Kaburbo kaj laŭ la rivero [[Gariep]] (aŭ ''Oranje''). Dum la 19-a jarcento, post la koloniiĝado fare de Britio, multaj afrikanslingvanoj transloĝadis de la okcidento de la lando al la orientaj kaj centraj regionoj, kie oni renkontis, ofte perforte, nigrajn naciojn [[Bantuaj lingvoj|bantuparolantajn]] kiel la [[kosoj]], [[zuluoj]], [[Sota lingvo|sotoj]], kaj [[cvanoj]].
 
Normigo de la lingvo okazis fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento. La normigo estis realigata de la sinnomumita tiel nomata ''[[Genootskap van Regte Afrikaners]]'' ('Asocio de Veraj Afrikansoj'). Dum 1925 la afrikansa oficialiĝis, apud la [[angla]] kiu jam estis lingvo oficiala. Unua [[Biblio|bibliotradukado]] kompletiĝis en 1933. Interesa tamen estas, ke la unuaj skribaĵoj afrikansaj stariĝis jam en la 19-a jarcento en Kaburbo kiel islamaj manlibroj [[Araba alfabeto|arablitere]] skribitaj! La reputacio de la lingvo tre suferis sub la politika sistemo de la [[apartismo]] (''[[apartheid]]'') inter la jaroj 1948 kaj 1994, ĉar la apartisma reĝimo, precipe blankule subtenada, uzis ĝin kiel propran posedaĵon, esprimilon kaj subpremilon. Hodiaŭ la lingvo nur malrapide regajnas pli neŭtralan reputacion. Fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento dekmiloj da afrikansoj transloĝiĝis transmaren, precipe en angloparolantajn landojn. Tiutempe la lingvo krome malgajnis sian pozicion politike privilegian, kaj iĝis nur unu el dek unu oficialaj lingvoj. Ankaŭ la lingvo sorbis pli kaj pli da influo de la angla. La estonteco (kia, kiel kaj kial) de la lingvo estas ĉi-momente tre diskutata en Sud-Afriko. Tamen la [[afrikanslingva literaturo]] kaj [[muziko]] estas ankoraŭ tre vivanta kaj floranta, ne nur en Sud-Afriko, sed ankaŭ ĉe la [[Diasporo|diasporuloj]], eble precize pro sia nova statuso plej neŭtrala.
Linio 25 ⟶ 23:
== Kulturo ==
=== Verkistoj ===
Gravaj [[afrikansaj verkistoj]] estas hodiaŭ inter aliaj la poetoj Wilma Stockenström, [[Breyten Breytenbach]] (kiu estis multjare kaptitaj pro batalo kontraŭ la apartismo), T.T. Cloete, Joan Hambidge, Adam Small (kiu trafe lamentislamentas la situacion de miksdevenuloj sub la apartismo, same kiel Ronelda S. Kamfer kaj Nathan Trantraal), [[Antjie Krog]] (feminista kaj kontraŭrasista), Johann de Lange (geja perspektivo), Vincent Oliphant, Gert Vlok Nel, Annesu de Vos, Charles Pierre Naudé, Henning Pieterse, Mathews Phosa kaj Johann Lodewyk Marais (pri la naturo), kaj la romanistoj [[Karel Schoeman]] (kiu estis monaĥo en Irlando kaj kiu verkas tre altklera pri temoj historiaj), Marlene van Niekerk, Ingrid Winterbach, Ettienne van Heerden, [[André Brink]], Hennie Aucamp, Andrew Scholtz, Eben Venter, E.K.M. Dido, Pat Stamatélos kaj Dan Sleigh. Aliaj gravaj, sed jam forpasintaj verkistoj estis inter aliaj la poetoj [[Elisabeth Eybers]] (kiu loĝis en [[Amsterdamo]] kaj gajnis la plej gravajn premiojn literaturajn de [[Nederlando]], kvankam ŝi verkis afrikanse), [[Ingrid Jonker]] (kiu sin mortigis junaĝe kaj fariĝis vera mito pro siaj fajnsentaj poemoj), Peter Blum (kiu verkis tre nekutime kaj misterie malaperis en Anglio), [[N.P. van Wyk Louw]] (kiu verkis preskaŭ mistike kaj kiun multaj rigardas kiel la plej grandan), [[D.J. Opperman]] (ankaŭ kanoniĝa), Sheila Cussons (kiu loĝis en Katalunio kaj verkis tre influate de katolikaj temoj), Ina Rousseau, Olga Kirsch (kiu donis judan perspektivon), Ernst van Heerden, Uys Krige (kiu travivis la Hispanan Internan Militon) kaj Boerneef (kamparaj temoj) kaj la romanistoj [[Ettienne Lerou x|Ettienne Leroux]], Elsa Joubert, Jan Rabie, [[Koos Prinsloo]] (kiu verkis trafe pri gejeco kaj aidoso), Dalene Mathee kaj Anna M. Louw. Fruaj pioniroj estis inter aliaj [[C.J. Langenhoven]], Louis Leipoldt, [[Eugène Marais]] kaj Jan F. Cilliers. Estas rimarkinde ke [[John Maxwell Coetzee]], gajnanto de [[Nobelpremio]] pri literaturo, estas de familio afrikanse kaj angle parolanta, sed li verkis nur angle.
 
=== Muziko ===
Ŝatataj rokaj kaj popaj grupoj kaj gekantistoj, kiuj kovras stilojn de [[kontreo]] kaj [[Balado|baladoj]] ĝis pezmetalo, estas inter aliaj Chris Chameleon, Amanda Strydom, Laurika Rauch, Steve Hofmeyr, Dozi, fokofpolisiekar, K.O.B.U.S, David Kramer, Koos Kombuis (André Letoit), Jack Parow, Riku Lätti, Nataniël, Anton Goossen, Funny Carp, Valiant Swart, Bok van Blerk, Jan Blohm, Gert Vlok Nel, Sonja Heroldt, battery 9, Karen Zoid, Lucas Maree, Randall Wicomb, Lloyd Sauls (Loit Sôls), Clarabelle van Niekerk, Mynie Grové. Jam forpasintaj estas Koos du Plessis, Johannes Kerkorrel (Ralph Rabie), Sias Reineke, Bles Bridges, Mimi Coertze, Gé Korsten, Gert Potgieter, Virginia Lee, Min Shaw, Die Briels, Chris Blignaut. La muziko afrikansa havas reputacion esti malnovmoda kaj konservema, tamen dum la lastaj du jardekoj Sud-Afriko malfermiĝis al la mondo kaj rezulte ankaŭ la muziko afrikansa multaspekta ŝanĝiĝis kaj ĝisdatiĝis.
 
[[Muzikĝenroj]] tipaj afrikansaj estas muziko de la ''[[Kaapse Klopse]]'' kaj la tiel nomata ''[[Boeremusiek]]'' ("muziko de kampanaroj"). La ''Kaapse Klopse'' estas multkolore sin vestantaj kantgrupoj de miksdevenuloj kiuj paradas dancante ĉiujare jarkomence en la stratoj de Kaburbo kantante tradiciajn kantojn, en kiuj miksiĝas soninfluoj el tradiciaj islamaj, nederlandaj kaj [[Ameriko|amerikaj]] kulturoj. La ''Boeremusiek'' estas dancmuziko instrumenta precipe de blankuloj, iom aspektaaspektante alkiel la amerika muziko [[kaĵunoj|kaĵuna]] muziko. Oni ludas [[mazurko]]jn, [[polko]]jn, [[fokstroto]]n kaj [[valso]]jn. Kunveno de ''Boeremusiek'' nomiĝas ''sokkie'' aŭ ''sokkiejol''. Speciala tipo de [[bluso]] estas ludata de Hannes Coetzee, kiu ludas la gitaron per kulero tenata per la dentoj. Afrikanslingva religia ''praise''-muziko estas tre ŝatata kiel ankaŭ ĥorkantado kaj [[repo]] (en Sud-Afrika nomata ''kwaito'').
 
La nova nacia himno de Sud-Afriko estas parte afrikanslingva. Ĝi enhavas ankaŭ la zuluan, la sotan, kaj la anglan. La malnova himno estis tute afrikansa kaj angla.