Hispana Imperio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Hispana Imperio''' (komune simpligita kiel ''Hispana monarkio'') estas la aro de teritorioj de [[Hispanio]] aŭ de la [[Hispana monarkio|regantaj dinastioj]] en Hispanio. Ĝi atingis 14 milionojn de km² fine de la [[18a jarcento]], kvankam ties maksimuma etendo okazis inter la jaroj [[1580]] kaj [[1640]], dum la regado de [[Filipo la 2-a (Hispanio)|Filipo la 2-a]], [[Filipo la 3-a (Hispanio)|Filipo la 3-a]] kaj [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]]. Dum la jarcentoj [[16a jarcento|16a]] kaj [[17a jarcento|17a]] kreis propran strukturon kiu ne estis [[kolonia imperio]] ĝis [[1768]],<ref>En 1768 la raporto de Croix parolas pri «''uniformi la regadon de tiuj grandaj kolonioj kun tiu de ties metropolo''», kaj tiu estas la unua konata dokumento kiu redifinas la regnojn de «Indias» (Hindioj) kiel «kolonioj».</ref> kaj jam dum la [[19a jarcento]] ĝi akiris strukturon pure [[Kolonio|kolonia]].
 
Ne estas uniforma sinteno inter la historiistoj pri la precizaj teritorioj de [[Hispanio]] ĉar foje estas malfacila limigi ĉu preciza loko estis parto de Hispanio aŭ formis parton de la posedaĵoj de la [[reĝo de Hispanio]], aŭ ĉu tiu teritorio estis fakta aŭ laŭjura posedaĵo, en epokoj de klekajkelkaj jarcentoj, aneksiigitaj de diferencaj formoj, ĉu laŭ [[Heredo (juro)|heredo]] aŭ laŭ konkero, kaj en kiuj ne estis same difinita la diferenco inter la posedaĵoj de la reĝo kaj tiuj de la [[ŝtato]], kaj ankaŭ ne estis certa la ŝtata ekonomio, la heredo aŭ la [[internacia juro]]. Spite ĉio, ĉar la [[Hispana monarkio]] estis aŭtoritata monarkio, preskaŭ [[absolutismo|absolutisma]], faras ke la plej logika tezo estas ke ĉiuj posedaĵoj de la reĝo, estis posedaĵoj de la ŝtato. Fakte oni ne povas paroli pri separo de [[Blazono de Hispanio|ŝtata blazono]] kaj [[Blazono de la Reĝo de Hispanio|reĝa blazono]] ĝis la 19a jarcento, kio pravigas ke la reĝo de Hispanio estis praktike same kiel la ŝtato.
 
La Hispana Imperio estis la unua tutmonda [[imperio]], ĉar la unuan fojon etenda imperio enhavis posedaĵojn en ĉiuj [[kontinento]]j, kiuj, diference de la [[Romia Imperio]] aŭ de la [[Karola Imperio|karola]], ne estis interligitaj tra tero unuj kun aliaj.