Slovenio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Historio: akeptis>>>akceptis
Linio 95:
En la jaro [[745]], [[Karantanio]], kiu ĝis tiu momento estis pagana [[nacio]], estis serioze milite minacita de la [[avaroj]] de la najbara [[Panonia]]. Pro tio la [[duko]] [[Borut]] petis militan helpon al la amikemaj [[bavaro]]j, kiuj jam estis kristanigitaj. La bavaroj apartenis al la politika regado de la reĝo de la frankoj, kiuj estis protektantoj de la [[Kristanismo]] en [[Eŭropo]]. La reĝo permesis Bavarion helpi la paganan Karantanion, nur kondiĉe Karantanio akceptis kristanismon. La duko Borut akceptis la kondiĉon kaj per la helpo de la bavaroj Karantanio definitive venkis la avarojn. Tiamaniere la duko sendis sian filon [[Gorazd]] kaj sian nevon [[Hotimir]] por esti edukitaj laŭ la kristana kredo en [[Bavario]]. Kelkajn jardekojn poste, la episkopo de [[Salzburgo]], Sankta Virgilio, sendis al Karantanio irlandajn monaĥojn inter ili la plej elstara estis [[Sankta Modesto]] kiel [[apostolo]] de la karantanoj. Post la forpaso de Sankta Modesto dum mallonge regis paganismon ĉar la Traktato per kiu Karantanio akceptis la kristanismon estis perfidita. Pro tio la bavara armeo okupis la landon kaj forigis la paganan registaron. La okupado de la bavaroj kaŭzis negativan bildon pri kristanismo ĉar la eksterlanda armeo ne respektis la disciplinon. Pro tio en la popolo kreskis malkonfidon al Kristanismo.
 
[[Dosiero:Karantania_mapCarantania 800 AD-en.pngPNG|thumb|left|Landlimoj de [[Karantanio]] ĉ. la jaro [[828]] ]]
 
Danke al la agado de la duko [[Domitian]], la kristanigo estas ĝenerala. Finfine, en la epoko de [[Karolo la Granda]], en la jaro [[802]] la duko [[Domitian]] forpasis, poste estis sanktigita.