Grand Theft Auto: San Andreas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 52 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q83265)
→‎Ludmaniero: noto pri aviadiloj, monto
Linio 51:
Kiel en la aliaj epizodoj de la serio, estas granda agadlibereco: oni povas fakte ŝteli [[aŭtomobilo]]jn aŭ [[motorciklo]]jn, flugi per [[helikoptero]]j kaj [[aviadilo]]j, navigi per [[boato]]j aŭ [[motorboato]]j aŭ ankaŭ piediri kaj bicikli. Sed en San Andreas la situacio pliboniĝas: unuafoje la ĉefrolulo povas superpasi muretojn aŭ grimpi sur murojn, naĝi kaj efektivigi subakvajn mergiĝojn; oni devos eĉ priatenti la sanon kaj lian fizikan formon, konsumigante al li laŭregule manĝojn en la pluraj rapidmanĝejoj kaj sekvigante al li trejniĝokursojn en gimnastejo. Oni povas ankaŭ elekti la surmetendajn vestaĵojn kondukante lin al unu el la multaj konfekciaj vendejoj. Oni povas ankaŭ modifi la tondaranĝon de la haroj kaj fari tatuojn.
 
Kompare al [[GTA: Vice City Stories]] kaj [[GTA: Vice City]], la mapo estas kvaroble pli granda: ĉeestas fakte tri insuloj kun la koncernaj ĉirkaŭaj areoj, dividitaj inter si de grandaj pontoj super la maro. La mapo, fakte, etendiĝas 44,3 km². La scenejo entenas: [[rivero]]jn, montajn reliefojn (kun monto ''Mount Chiliand ''kun alteco 800 metroj super maro), lagojn, plurajn kilometrojn da stratoj kaj aŭtovojoj, verdajn vastojn, arbarojn, unu dezerton, unu kanjonon, ferumitajn stratojn, senmakulajn plaĝojn, militan instalaĵon nomatan Areo 69 (inspirita el la [[Areo 51]]), tunelojn kaj eĉ la restaĵojn de kelkaj “fantomaj urboj” de la estinteco.
Krom la tri ĉefaj urboj, ĉeestas pluraj malgrandaj loĝaj centroj.
 
La disponeblaj misioj estas eĉ 100: la plej simplaj estas la klasikaj stiradmisioj ene de San Andreas (inter alie ankaŭ trajnojn), poste sin prezentas ankaŭ la misioj pli malfacilaj (komisiitaj hommortigoj, noktaj ŝteloj, partopreno en punaj atakoj ktp..), kiuj devigos la ludanton moviĝi ankaŭ de urbo ĝis alia. Finite la ĉefan ludon, oni povos sin dediĉi al subludoj aŭ duagradaj misioj. Inter la plej konataj “subludoj” ni memorigas [[korbopilko]]n, forviŝadon de la grafitojn de la malamikaj bandoj dislokitajn en la urboj, akrobataĵojn per la biciklo [[BMX]] en unu el la multaj antaŭpreparitaj kurejoj, sportajn konkursojn kaj partoprenon al kelkaj aŭtomobilaj kuroj organizitaj en la pluraj stadionoj de la ŝtato. La rolulo povos aldone iri en la centrojn por ĉevalaj vetaĵoj, en la plurajn kazinojn aŭ en iun ajn lokalon por bilardi aŭ videoludi.
 
=== Urboj ===
Linio 74:
 
Estis aldonitaj stirlernejoj por aŭtoj, motorcikloj, boatoj kaj aviadiloj, por plibonigi la lertecon de la rolulo en la sporta kaj/aŭ akrobata stirado. Ĉiukaze, senkonsidere al tio, ke oni frekventu aŭ ne la stirlernejojn, ju pli la ludanto stiros (ne farante grandajn erarojn) des pli la lertecnivelo plialtiĝos.
 
Inter urboj eblas ankaŭ kontraŭ pago flugi per aviadilo.<ref>http://www.gta.cz/san-andreas/clanek/letani</ref>
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 84 ⟶ 86:
 
{{LigoLeginda|es}}
 
== Referencoj ==