Heitor Villa-Lobos: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vivtempo
Linio 3:
 
Li ricevis siajn unuajn lecionojn el sia patro, Raúl, kiu laboris ĉe la Nacia Libraro, en Rio de Ĵaneiro, kaj li estis bona muzikanto amatora. [[Raúl Villa-Lobos]] instruis sian filon ekde tre juna aĝo lerni [[violonĉelo]]n, uzante [[aldviolono]]n unue tiucele. Violonĉelo restis instrumento dumviva por Heitor. Tiu instrumento, kiun li studis tre serioze, aldone al [[gitaro]], kiun li lernis per si mem en la stratoj de Rio kaj poste li disvolvis sian klerigon pri ĝi ĝis supera nivelo studante la plej gravajn komponistojn disponeblajn ĉe gitara literaturo je la komenco de la jarcento. La amo de Villa-Lobos por ambaŭ instrumentoj igis lin verki multajn pecojn kun surprizantaj instrumentaroj. Kiam lia patro mortis en [[1899]], la patrino devis eduki lin kaj liajn gefratojn ŝi mem. Sed Villa-Lobos estis nekonstanta knabo, kaj li preferis kunhavi bohemian vivon ĉe popolaj muzikistoj ol ĉeesti kuracistajn studojn intencitajn por li. Kun tiuj popolaj muzikistoj li sukcesis praktiki arto improvizi akompanadon gitaran por melodioj kapricaj de [[choro]]. Dum li ĉeestis gitarajn lecionojn de najbaro, li devis kaŝi ĝin al patrino, kvankam ne pro tio li ne komponis por ĝi. La unuan verkon por gitaro estis ''Mazurkon en Re'' (1899) kaj ''Panqueca'' ([[1900]]). Lia patro lasis multvaloran libraron, kaj Villa-Lobos malkovris, ke li povis vendi kelkajn belajn librojn al librovendejoj po granda kvanto.
 
 
Dum Villa-Lobos kreskis, li restis membro de grupo direktita de [[Quincas Laranjeiras]], kiu tradicie organizis kunvenojn je ''Strato Carioca''. Juna Villa-Lobos ludis gitaron kaj influoj el tiuj tempoj prezentas ĉe lia Unua ''Bacchiana Brasileira'' (brazila Bach-a komponaĵo), kies fugo li komponis laŭ la stilo de [[Satiro Bilhar]], alia popola ludanto. Baldaŭ sekvis nova aro da guitar pecoj: ''Valsa Brillante'' (brila valso, [[1904]]), ''Fantasia'' (Fantazio, [[1909]]), ''Tarantela'' ([[Tarantelo]], [[1910]]), ''Simples'' (simpluloj, [[1911]]), kaj ''Oito Dobrados'' (ok duoblitaj, 1909/12). Tamen, lia unua grava verko tiam estas la ''Suite Popular Brasileira'' (Sŭito popola brazila, [[1908]]/12), kiun publikigis poste [[Max & Eschig]] en [[Parizo]].
 
== Tra la Brazilo ==
 
Malgraŭ sia preskaŭ malriĉa maniero vivi, Villa-Lobos klopodis fini sian akademian edukado en Lernejo ''São Bento'', sed post kelkaj monatoj, li resignis. Inter 18-a kaj 28-a jaraĝo li vojaĝis tra Brazilo. Por havi monon li vendis la ceteron libraron de sia patro por financi sian unuan vojaĝo al [[Nordoriento de Brazilo]] kaj li studis la muzikon de popolajn kantistojn surloke, ilian stilon de interpretado kaj iliajn instrumentojn. Per meminventita [[stenografio]] li registris [[melodio]]jn, [[defio]]jn kaj [[aŭto]]jn, kaj ankaŭ tragikajn dancojn kaj eventuale kolektis pli ol mil muzikajn [[temo]]jn kaj ritmojn. Tiu ega materialo estis la ĉefa fonto por liaj unuaj verkoj post kiam li reiris al Rio. Tamen, li baldaŭ komencis novan vojaĝon, nun al Suda Regiono, kie li laboris en fabriko de [[alumeto]]j en [[Paranaguá]], [[Paraná]], por havi monon. Rilate al [[muziko]], lia ĉeesto estis malkuraĝiga. Tiu zono de la lando estas tre infiltrita de eŭropaj [[migranto]]j kaj tiel proksima al landlimo kun [[Argentino]] kaj [[Urugvajo]], ke tiu popola muziko, kiun li povis kolekti, estis malmulte originala.
 
Linio 20 ⟶ 18:
 
== En Parizo ==
 
Villa-Lobos ricevis financan apogon de [[brazila registaro]] kaj aro da riĉuloj, kio permesis lin vojaĝi al Eŭropo. Ekde [[1923]] ĝis [[1930]] li vivis en [[Parizo]], sed li ankaŭ vojaĝis intertempe en Brazilon, [[Bonaero]]jn kaj ĉefajn eŭropajn ĉefurbojn. Baldaŭ oni akceptis lin ĉe la plej interna franca rondeto muzika. Tie lia sukceso estis ega: koncertoj pri siaj muziko, kiujn oni performis en [[1924]] kaj [[1927]], furoris. Inter tiuj homoj al kiuj li ege rilatis estis [[Edgard Varèse]], [[Florent Schmitt]], [[Pablo Picasso]], [[Fernand Leger]], [[Serge Prokofieff]] kaj [[Leopold Stokowski]]. En [[1924]] li iĝis [[profesoro]] pri komponado je la [[Internacia Konservatorio de Muziko de Parizo]], kie li konis d'Indy, el kiu Villa-Lobos ricevis utilajn konsilojn pri komponado. Li ankaŭ konis muzikiston [[Andre Segovia]] ([[1893]]-[[1986]]), tiu fama kaj influa hispana [[gitaristo]], kiu baldaŭ iĝis unu el la plej gravaj performistoj de la muziko de Villa-Lobos. Por Segovia, Villa-Lobos verkis serion de Dekdu studojn ([[1929]]), la ''Introducão ao Choro'' por [[orkestro]] kaj gitaro, kiu aperis tiun saman jaron, kaj ĝi estas la unua el dek-kvar uzante varieblan instrumentaron.
 
== Ree al Brazilo ==
[[File:heitorvillalobos.jpg|right|thumb|250px|Statuo.]]
Linio 31 ⟶ 27:
 
En [[1932]] li reiris en Rio-de-Ĵanejron kaj fondis la SEMA-n (Inspektaro por Muzika kaj Arta Edukado). Li aktiviĝis pri multaj kampoj pri edukado kaj eĉ fondis orkestron portante sian nomon. Tiuj edukaj aktivaĵoj de SEMA daŭrige agis ĝis la kreado de [[Nacia Konservatorio por Orfea Kanto]] la 26-an de novembro de [[1942]] sub lia respondeco. Li montris grandan entuziasmon pri tiuj aktivaĵoj, disvolvante bravan kvankam koheran programon pri komenca instruado je unuagrada kaj mezgrada instruado, alta trejnado, koncerta organizado kaj konservo da popolaj tradicioj. Dume, kelkajn gitarajn verkojn li kreis: ''Disdono de floroj'' (''Distriução da Flores'', [[1937]]), la ''Aria das Bachianas Brasileiras 5-a'' ([[1938]]) kaj ''Ses preludoj'' (Seis prelúdios, [[1940]]).
 
 
Dum tiu periodo Villa-Lobos eliris Brazilon nur por mallongaj vojaĝoj por orkestrodirekti en Argentinio, Urugvajo kaj [[Ĉilio]] kaj partopreni la Internacian Kongreson pro Muzika Edukado ĉe [[Prago]] ([[1936]]), kaj okaze vizitante [[Vieno]]n. En [[1944]] li vojaĝis al [[Usono]], kie li reiris ofte kaj kie li atingis solidan famon. Dum tiu unua vizito li direktis la [[Jensen Sinfonic Orchestra]] de [[Los Angeles]] en programo da verkoj siaj, kaj en [[1945]] li koncertis en [[Bostono]], [[Novjorko]] kaj [[Ĉikago]]. Je la fino de la [[Dua Mondmilito]] li eblis reiri al Parizo, kie li estis elektita korespondan anon de la [[Instituto de Francio]], anstataŭante mortintan hispanon [[Manuel de Falla]].
Linio 38 ⟶ 33:
 
Post sia reveno Villa-Lobos fondis en Rio-de-Ĵanejro la ''Brazilan Akademion de Muziko'', kies prezidanto li estis ĝis sia morto. Kiam lia sano pli malboniĝis, li iris al Novjorko dum kelkaj monatoj por [[terapio]] je [[Memorial Hospital]]. Li vojaĝis konstante post tio, vizitante ĉiujare [[Usono]]n kaj [[Francio]]n, ĉiam direktante kaj komponante. La ''Kanto de Poeto de 18-a Jarcento'' (''Canção do Poeta do Século 18'', [[1953]]), la ''Konĉerto por gitaro kaj malgranda orkestreto'' (''Concerto por Violão e pequena Orquestra'', [[1951]]) kaj la ''Verdaj domegoj'' (''Green mansions'', [[1958]]) por [[soprano]] kaj [[orkestro]] kun gitaro, estis liaj lastaj verkoj por gitaro. Li mortis la 17-an de decembro de [[1959]] en Rio-de-Ĵanejro, 72-jaraĝa.
 
 
Lia plej fama muzikaĵo estas "Bachianias Brasileiras" (Brazilaj Baĥaĵoj), muzikila kaj voĉa muzikaĵaro. En tiu ĉi verko, li provis imagi, kion [[Johann Sebastian Bach|Bach]] komponus, se li vivus en Brazilo.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commons|Heitor Villa-Lobos}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www.museuvillalobos.org.br/index0.htm
{{el}} http://villa-lobos.blogspot.com
Linio 50 ⟶ 43:
{{el}} http://www.villalobos.ca
 
{{DEFAULTSORT:Vivtempo|1887|1959|Villa- Lobos, Heitor}}
[[Kategorio:Klasikaj komponistoj]]
[[Kategorio:Brazilaj komponistoj]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1959]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1887]]