Tigrisa-eŭfrata aluvia salakva marĉo: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Ecoregion PA0906.svg|eta|220px|Situo de la ekoregiono.]]
La '''tigrisa-eŭfrata aluvia salakva marĉo''' estas tersupraĵa [[ekoregiono]] el la okcident- kaj mez-azia dezertega [[ekoprovinco]] de la [[Palearktiso|palearktisa]] [[ekozono]], difinita de la [[Monda Natur-Fonduso]] (WWF), kiu etendiĝas tra la malsupra parto de [[Tigriso]] kaj [[Eŭfrato]]. [[Biomo|Biome]] temas pri ekoregiono el la [[inunditaj herbejoj kaj savanoj]] de [[Mezoriento]].
 
==Priskribo==
La ekoregiono estas karakterizata de du grandaj riveroj, Tigriso kaj Eŭfrato. La riveroj havas plurajn malgrandajn [[alfluanto]]jn kiuj nutras la sistemon de malprofundaj freŝakvolagoj, marĉoj. Ĉio estas ĉirkaŭata de dezerto. La [[hidrologio]] de tiuj vastaj marĉoj estas ekstreme grava al la [[ekologio]] de la tuta supra [[Persa Golfo]]. Historie, la areo estas konata kiel [[Mezopotamio]]. Kiel parto de la pli granda [[Fekunda duonluno]], ĝi vidis la plej fruan aperon de klera urba [[civilizo]] en la [[Uruk]]-periodo. Pro tio ĝi ofte estas nomata la "lulilo de la civilizo".
 
En la [[1980-aj jaroj]], tiu ekoregiono estis krize endanĝerigata kiam la [[iraka-irana milito]] furiozis ene de ĝiaj limoj. La [[malsekejo]]j de Irako, kiuj estis loĝataj de la [[marĉaj araboj]], estis tute sekigataj, kaj estas nur freŝdate montrintaj signojn de normaligo.
 
La Tigrisa-Eŭfrata [[Akvokolekta areo|Baseno]] estas parto de la teritorioj de [[Turkujo]], [[Sirio]], Irako, Irano kaj [[Kuvajto]] <!--<ref name="eu"/>-->. Multaj tigrisaj alfluantoj originas el Irano kaj la tigrisa-eŭfrata [[kunfluejo]] situas ĉe la kuvajta-iraka limo <ref>{{en}} {{cite web |url=http://books.google.com./books?id=QifgYV59DK0C&pg=PA60&dq#v=onepage&q&f=false |title=Vortex of Conflict: U.S. Policy Toward Afghanistan, Pakistan, and Iraq |author= Dan Caldwel|date=2011 |pages=60}}</ref>.
 
==Referencoj==
{{referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
[[Kategorio:Inunditaj herbejoj kaj savanoj]]
[[Kategorio:Geografio de Irako]]
[[Kategorio:Geografio de Irano]]
[[Kategorio:Kuvajto]]
40 827

redaktoj