Iraka kanbirdo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 8 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q891376)
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
Ĝi estas endemia reproduktanto en marĉoj de sudorienta [[Irako]] (inter [[Bagdado]] kaj [[Basra|Basoro]], kvankam observita ankaŭ en 2006 ĉe la rivero [[Tigris]] norde de Bagdado) kaj eble en norda [[Israelo]][http://www.birdlife.org/news/news/2007/08/basra_israel.html] en etendaj altaj herbejoj de [[papiruso]] kaj [[Fragmito|kanoj]]. Ĝi vintrumas en [[Orienta Afriko]] nome en [[Sudano]], [[Etiopio]], suda [[Somalio]], sudorienta [[Kenjo]], orienta [[Tanzanio]], suda [[Malavio]] (malmulta informo) kaj [[Mozambiko]]. Ĝi estas regula trapasanto en [[Saŭdarabio]] kaj [[Kuvajto]] (kie ili povus reproduktiĝi) kaj tre rara vaganto en [[Eŭropo]].
 
Tiu [[Palearktiso|palearktisa]] specio estas 18 cm longa '''senmarka kanbirdo, kies supraj partoj estas malhelbrunaj kaj la subaj partoj estas blankecaj''' (ĉefe en gorĝo kaj ventro) kaj ties flankoj kremoflavecaj. La kapobildo estas markata per '''blankeca superokula strio kaj kontrasta malhela traokula strio'''. La irisoj estas malhelbrunaj kaj la suba makzelo estas pli hela, sed en la pinto estas ankaŭ malhela. Ĝi estas facile konfuzata kun la [[Turda kanbirdo]] sed ĝi estas iom pli malgranda, havas pli blankajn subajn partojn kaj havas pli mallarĝan, longan kaj pintecan bekon. La alvoko estas aspra 'chaar', pli profonda ol tiu de la [[Kanbirdo]] kaj la kanto de la masklo estas kaka-kii, kaka-kii, kaka-ki.
 
Ĝi troviĝas ĉe akva vegetaĵaro aŭ ĉe neprofunda, freŝa aŭ salgusta akvo, fluanta aŭ nefluanta, ĉefe en densaj kareksejoj ĉefe de [[Tifao]] kaj manĝas ĉefe en apudaj arbustaroj de [[Fragmito]] kaj [[Tamariko]]. Ĝi troviĝas en junkejoj kaj arbustejoj dum migrado aŭ vintrumado. La specio tre verŝajne malpliiĝis ĝis resti nur unu kvarono ekde la [[1970-aj jaroj]], ĉefe pro sekigo de marĉaj areoj. Kutime ĝi estas sola aŭ en paroj, sed dum migrado aperas en izolitaj grupoj.
Linio 31:
* [http://www.birdlife.org/datazone/species/index.html?action=SpcHTMDetails.asp&sid=7609&m=0 Detala priskribo kaj minacoj, en angla]
<references/>
<br>
 
{{Birdoj}}
 
[[Kategorio:Silviedoj]]
[[Kategorio:Palearktisa faŭno]]
[[Kategorio:Birdoj de Azio]]
[[Kategorio:Birdoj de Afriko]]