Tigrisa-eŭfrata aluvia salakva marĉo: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
==Priskribo==
[[Dosiero:Marsh Arabs in a mashoof.jpg|eta|220px|left|Marĉaj araboj en "maŝuf".]]
La ekoregiono, kiu kovras areon de 35 573 da kvadrataj kilometroj, estas karakterizata de du grandaj riveroj, Tigriso kaj Eŭfrato. La riveroj havas plurajn malgrandajn [[alfluanto]]jn kiuj nutras la sistemon de malprofundaj freŝakvolagoj, marĉoj. Ĉio estas ĉirkaŭata de dezerto. La [[hidrologio]] de tiuj vastaj [[marĉo]]j estas ekstreme grava al la [[ekologio]] de la tuta supra [[Persa Golfo]]. Historie, la areo estas konata kiel [[Mezopotamio]]. Kiel parto de la pli granda [[Fekunda duonluno]], ĝi vidis la plej fruan aperon de klera urba [[civilizo]] en la [[Uruk]]-periodo. Pro tio ĝi ofte estas nomata la "lulilo de la civilizo".
 
En la [[1980-aj jaroj]], tiu ekoregiono estis krize endanĝerigata kiam la [[iraka-irana milito]] furiozis ene de ĝiaj limoj. La [[malsekejo]]j de Irako, kiuj estis loĝataj de la [[marĉaj araboj]], estis tute sekigataj, kaj estas nur freŝdate montrintaj signojn de normaligo.
 
==Faŭno==
La ekoregiono estas la sola reproduktejo de ''Turdoides altirostris'' kaj de la [[iraka kanbirdo]]. La ekoregiono estas unu el la plej gravaj travintro-areoj de eŭraziaj [[Birdomigrado|migrantaj]] birdoj. Observado en 1979 montris internacie gravajn travintro-centriĝojn de almenaŭ 22 da specioj (kaj eble ĝis 70 da specioj) de travintrantaj [[akvobirdo]]j. La marĉoj subtenas nombron da tutmonde minacataj specioj, je sezona bazo, inkluzive de la [[krispa pelikano]], la [[pigmea kormorano]], la [[blankŝultra aglo]], la [[blankvosta maraglo]] kaj la [[marmoranaso]]. Evans <ref>{{en}} Evans, M.I., compiler 1994 : Important Birds Areas in the Middle East, ''Birdlife International'', Cambridge, UK. </ref> identigis 12 da [[Grava birda areo|gravaj birdaj areoj]] en [[Mezopotamio]] kiel estantaj de monda kaj de regiona graveco por la birdoj.
 
==Referencoj==
40 827

redaktoj