Gimnastiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 69 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q43450)
kompleta reverko, vidu diskuton
Linio 1:
'''Sporta gimnastiko''' estas individua [[sporto]] konsistanta el diverstipaj korpaj ekzercoj por kiuj necesas forto, flekseblo, mov-lerteco, ekvilibro kaj gracio. Por tiuj ekzercoj gimnastikistoj uzas diversajn aparatojn aŭ ilojn inter kiuj troviĝas paralelaj stangoj, malsimetriaj stangoj, trabo, ĉevalo (kun aŭ sen ansoj), reko, du-ringo, tapiŝo kaj tramplino,
'''Gimnastiko''' laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel [[PIV]] aŭ [[Reta Vortaro]] estas la "arto pri ekzercado de la korpo per taŭgaj movoj por ĝin plifortigi kaj lertigi".
 
La sanprotekta gimnastiko povas akceli sangocirkuladon de la tuta korpo. Ĝi estas utila kaj al sanprotekto kaj al kuraco. Ĝi estas taŭga -precipe por maljunuloj kaj malfortuloj. La gimnastiko konsistas el 15 ekzercoj. Oni povas sin ekzerci per ĝi en la tuto aŭ en parto laŭ sia sanstato. Faru laŭ jenaj manieroj:
 
* '''Kviete sidi.''' Sidu kun ta kruroj krucitaj, okuloj duonfermitaj, brusto neelstara kaj langopinto tuŝetanta la supran makzelon. Per viaj montraj, mezaj, ringaj kaj malgrandaj fingraj malforte tenu viajn dikajn fingrojn kaj metu ilin sur viajn femurojn. Tenu vian tutan korpon en malstreĉo kaj kvieto. Per la nazo spiru 50 fojojn. La komencantoj spiru nature kaj poste iom post iom profunde aŭ tiamaniere: ĉe la enspiro pli forte ŝveligu vian ventron kaj ĉe la elspiro pli forte kavigu ĝin.
Post la sidado profunde spiru 50 fojojn, kio estas utila por kvietigi vin kaj plibonigi la sangocirkuladon de la tuta korpo.
* '''Ekzerco de la oreloj.''' Masaĝu viajn heliksojn per viaj manoj 18 fojojn kaj post tio ŝtopu viajn eksterajn akustikajn meatojn per viaj tenaroj kun la fingroj sur la okcipito. Metu vian montran fingron sur la mezan kaj per ili kune frapetu la okcipiton 24 fojojn.
Masaĝo de la heliksoj akrigas la aŭdkapablon, preventas kaj kuracas orelzumadon kaj surdon, dum la delikata frapo de la okcipito reguligas la funkcion de la centra nervo kaj kuracas kapdoloron kaj kapturnon.
* '''Krakigo de la dentoj.''' Kun plena atento krakigu viajn dentojn 36 fojojn. Tio estas utila al firmiĝo de la dentoj kaj prevento de dent-malsanoj.
* '''Ekzerco de la lango.''' Turnu vian langon en la buŝo po 18 fojojn dekstren kaj;maldekstren. Ne englutu la salivon sed faru tuj la sekvantan ekzercon.
* '''Gargaro per salivo.''' Fermu vian buŝon kaj gargaru 36 fojojn per la salivo estigita en la langoekzercado kaj poste englutu ĝin tri fojojn. Tio estas utila al digesto kaj apetito.
* '''Froto de la nazo.''' Frotadu la dorsojn de viaj dikfingroj ĝis varmiĝo kaj metu ilin ambaŭflanken de la nazo. Per viaj dikfmgroj frotu viajn nazlobojn po 18 fojojn.''' Tio estas utila al prevento de malvarmumo kaj kuraco de kronikaj nazaj malsanoj kaj alergia rinito kaj ankaŭ al mildigo de nazŝtopiĝo.
* '''Ekzerco de la okuloj.''' Duonfermu viajn okulojn, iom kurbigu viajn dikfingrojn kaj per iliaj artikoj malforte frotu viajn palpebrojn po 18 fojojn. Per la dorsoj de viaj dikfingroj malforte frotu viajn brovojn po 18 fojojn. Duonfermu viajn okulojn kaj turnu viajn okulbulbojn dekstren kaj maldekstren po 18 fojojn. Tio estas utila al prevento de okulmalsanoj kaj fortigo de vid-kapablo.
* '''Froto de la vizaĝo.''' Frotu viajn manplatojn ĝis varmigo kaj per ili frotu vian vizaĝon tiamaniere: de la frunto malsupren kaj preter la nazo ĝis la mentono, kaj inverse, de la mentono supren ĝis la frunto. Faru tion supren kaj malsupren po 18 fojojn. Tio estas utila al la sano de la haŭto de la vizaĝo.
* '''Ekzerco de la nuko.''' Krucu la fingrojn de viaj manoj kaj per ili tenu la nukon, rigardu supren, dume forte tiru la nukon malsupren per viaj manoj. Faru tion 3-9 fojojn. Tio estas utila al kuraco de ŝultrodoloro kaj nebuleca rigardo.* Knedo de la ŝultroj. Per via dekstra manplato knedu vian maldekstran ŝultron 18 fojojn kaj per via maldekstra manplato knedu vian dekstran ankaŭ tiom da fojoj. Tio estas utila al prevento kaj kuraco de ŝultra artikito kaj skapola periartikito.
* '''Movo de la kubutoj.''' Duonpugnigu viajn manojn, fleksu viajn kubutojn en angulo de 90 gradoj. Movu la kubutojn antaŭen kaj malantaŭen po 18 fojoj. Tio estas utila al moviĝo de la ŝultraj artikoj kaj pektoraloj kaj ankaŭ al la funkcio de la visceroj.
* '''Froto de la lumboj.''' Frotu viajn manojn ĝis varrnigo kaj per ili frotu viajn lumbojn po 18 fojojn. Tio estas utila al mallaciĝo de la lumbaj muskoloj, prevento kaj kuraco de lumbalgio, dismenoreo kaj amenoreo.
* '''Froto de la kokcigo.''' Per viaj montraj kaj mezaj fingroj frotu la lokon ambaŭflanke de via kokcigo po 36 fojojn. Tio estas utila por preventi kaj kuraci anuso-ptozon kaj hemoroidojn.
* '''Froto de la umbiliko.''' Frotu viajn manojn ĝis varmigo. Per via maldekstra manplato frotu la lokon ĉirkaü la umbiliko ĉe la dikaj intestoj, t.e. de via dekstra subventra al via dekstra ventro, de via maldekstra subventro al via maldekstra ventro, kaj inverse. Tion faru po 100 fojojn. Tio estas utila al plifortigo de la funkcio de la visceroj kaj reguligo de ilia laboro.
* '''Knedo de la genuoj.''' Kned viajn genuojn per viaj manplatoj po 100 fojojn. Tio estas utila por preventi kaj kuraci artikajn malsanojn kaj plifortigi la gambojn.
 
{{projektoj|commons=Category:Gymnastics}}
Linio 24 ⟶ 5:
== Vidu ankaŭ ==
* [[Ritma gimnastiko]]
 
* [[Sporta gimnastiko]]
 
{{Olimpikaj sportoj}}