Gossliwil: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Gossliwil datiĝas el la jaro [[1246]] kiel ''Gosseriswile''. Sur la teritorio de Gossliwil oni trovis en diversaj lokoj restaĵojn de [[romio|romiaj]] kampardomoj. Tra Gossliwil pasis la romia armevojo de Soloturno al Büren. Dum [[mezepoko]] Gossliwil apartenis al la Senjorujo Bucheggberg en la kampargrafejo Etburgonjo. En la jaro [[1391]] la Senjorujo Bucheggberg fariĝis havaĵo de la urbo [[Soloturno]]. La rajto pri la ekleziaj interezoj apartenis al la ''Franciskana Monaĥejo Soloturno''. <ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1082.php ''Othmar Noser'': ''Gossliwil'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2007-01-09)]</ref>
 
Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj [[Aetigkofen]], [[Aetingen]], [[Bibern SO|Bibern]], [[Brügglen]], [[Gossliwil]], [[Hessigkofen]], [[Küttigkofen]], [[Kyburg-Buchegg]], [[Mühledorf SO|Mühledorf]] kaj [[Tscheppach]] estis kunigitaj al la nova komunumo [[Buchegg SO|Buchegg]].<ref>[http://www.buchegg-so.ch Retejo de la nova komunumo Buchegg]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==