Egbert (Wessex): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 35 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q154934)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: fr:Egbert de Wessex estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Egbert''' (n. ĉ. 770, m. [[839]]) estis reĝo de [[Wessex]], Anglio ekde 802.
 
== Familio ==
Lia patro nomiĝis Eahlmund, kaj eble estis la Eahlmund kiu en 784 subskribis ĉarton kiel reĝo de [[Kent]]. Lia duonfratino Alburga edziĝis al Wulfstan aŭ Weorhstan, ĉefnobelo de [[Wiltshire]], kaj post ties morto en 800 ŝanĝis [[kolegio]]n de pastroj en [[Wilton (Wiltshire)]] en monaĥinejon, de kiu ŝi iĝis abatino: tie ŝi mortis la 25-an de decembro 810.
 
== Frua vivo ==
Tiutempe [[Offa (Mercia)|Offa]], reĝo de [[Mercia]], estis la plej potenca reganto de Anglio. Post la murdo de [[Cynewulf (Wessex)]] en 786, eble Egbert malsukcese klopodis sekvi lin kiel reĝo de Wessex, sed, helpate de Offa, [[Beorhtric]] gajnis la tronon. En 789 Beorhtric edziĝis al filino de Offa. Estis verŝajne tiun jaron kiam Egbert estis ekzilata: li iris al [[Francio]], regata de [[Karolo la Granda]] kies politiko estis subteni la malamikojn de Mercia. Laŭ [[Vilhelmo de Malmesbury]], ĉe la kortego de Karolo la Granda, Egbert lernis kiel regi.
 
== Reĝo ==
[[Dosiero:Egbert of Wessex map.jpg|thumb|right|Mapo de Anglio dum la regado de Egbert]]
En 802 Beorhtric mortis kaj Egbert (subtenata de Karolo la Granda kaj eble la [[papo]]) iĝis reĝo de Wessex. Tuj la [[Hwicce]] (anglosaksa popolo kiu antaŭe sendependis sed iĝis parto de Mercia) atakis sed Egbert forpelis ilin.
Linio 21:
En 830 Mercia denove sendependis (eble post ribelo) kaj Wiglaf revenis al sia regno, kvankam li ne regajnis la antaŭan influon de Mercia en East Anglia. Aethelwulf, la filo de Egbert, iĝis subreĝo de Kent kaj aliaj konkeritaj regnoj.
 
== La danoj ==
En 836 la danoj atakis Wessex, kaj venkis Egbert ĉe [[Carhampton (Somerset)]]. En 838 estis plua militado kontraŭ la danoj kaj iliaj alianculoj el Dumnonia: Egbert venkis ilin ĉe Hingston Down (en Kornvalo aŭ [[Devon]]).
 
== Lastaj jaroj ==
En 838, dum konsilio ĉe [[Royal Borough of Kingston upon Thames|Kingston-upon-Thames]], Egbert faris grandajn donacojn al la diocezoj de [[Winchester]] kaj [[Canterbury]] kontraŭ promesoj subteni Aethelwulf kiel lia heredonto. Egbert mortis la sekvantan jaron kaj entombiĝis en Winchester.
 
== Edzino kaj Idoj ==
Laŭ mezepoka manuskripto konservata en [[Trinity College, Oksfordo]], Egbert edziĝis al Redburga, proksima parenco de [[Karolo la Granda]], sed tio ne certas. Lia filo [[Aethelwulf (Wessex)|Aethelwulf]] heredis Wessex post lia morto: verŝajne estis aliaj idoj.
 
Linio 37:
{{LigoElstara|en}}
{{LigoElstara|sv}}
{{LigoLeginda|fr}}