Vapormaŝino: Malsamoj inter versioj

19 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
e
roboto: la:Machina vaporaria estas artikolo elstara; kosmetikaj ŝanĝoj
e (roboto: la:Machina vaporaria estas artikolo elstara; kosmetikaj ŝanĝoj)
[[ImageDosiero:Steam engine in action.gif|thumb|350px|Animea skemo de laboro de maŝino.]]
'''Vapormaŝino''' estas varmomotormaŝino, kiu la varmoenergion transformas parte al mekanika [[laboro]]. La hodiaŭ industrie disvastiĝinta konstruformo estas la '''[[vaporturbino]]'''. Oni ĝenerale komprenas sub la nocio vapormaŝino '''piŝtan vapormaŝinon''', vapormovitan [[piŝta maŝino|piŝtan maŝinon]].
 
== funkciado ==
 
En atmosfera vapormaŝino, la [[cilindro]]spaco sub la [[piŝto]] estas plena je [[vaporo]], kiu estas malvarmigita ĝis [[kondensilo|kondensado]]. La piŝton premis la ekstera atmosfera premo en la cilindron. La elira movo de la piŝto okazis ekstere, ekz. per svinga maso. La plej konata reprezentanto de tiu ĉi konstrumetodo estas la atmosfera vapormaŝino de [[Thomas Newcomen]] ekde [[1712]] (legu sube).
 
Ĉe malaltprema vapormaŝino, la aldona vaporo premas kun 100 [[mbara]] tropremo al la alia piŝtoflanko. Je la piŝto efikas tiel la tropremo plus atmosfera premo, kio altigas la povuman potencialon. La plej konata reprezentanto de tiu ĉi konstrumetodo estas la vapormaŝinoj de [[James Watt]] ekde ĉ. [[1769]].
 
Ĉe altpremaj vapormaŝinoj, oni varmigas la akvon super 100  °C, tiel estiĝas pli granda premo. Oni rezignas pri la malvarmigo de la elira akvovaporo el la cilindro, tiel la kondensilo iĝas superflua, kio igas la maŝinon pli malpeza ol la supre skizitaj. Tiu ĉi vapormaŝino estas uzebla jam – pro la relativa malpezeco – en vaporlokomotivoj kaj [[vaporaŭtomobilo]]j. Reprezentantoj de tiu ĉi konstrumetodo estas preskaŭ ĉiuj piŝtaj vapormaŝinoj en veturiloj ekde [[Richard Trevitchik]] ekde ĉ. [[1802]].
 
== Historio de la vapormaŝino ==
[[ImageDosiero:Aeolipile_illustration.png|right|150px|aeolipile]]
La unua [[akvovaporo|vapore]] movita ilo estis elpensita fare de la greka [[Herono de Aleksandrio]] en la 1-a jarcento, sed estis uzata nur kiel ludilo ([[Aeolipile]]). Ĝin sekvis pliaj provoj, sen grava apliko, en la 16-a jarcento ([[1543]] en la haveno de [[Barcelono]]) far iu [[Blasco de GARAY]], en la 17-a jc de [[Denis Papin]] [[1690]] kaj [[Thomas Savery]] [[1698]].
 
La unuan utiligeblan vapormaŝinon konstruis en [[1712]] [[Thomas Newcomen]] Ĝi servis por pumpi akvon el [[minejo]]. Tiu estis la t.n. atmosfera vapormaŝino, kiu produktis subpremon kontraŭ la atmosfero per alŝpruco de akvo en vaporplenigitan cilindron. Tiu premodiferenco (favore al la aero) premis la piŝton suben kaj la memmaso de la pumpila stango tiris ĝin supren en la elirpozicion. La fortotransdono inter la [[piŝtostango]] kaj [[balancilo]] okazis pere de [[ĉeno]]. La efikeco de la Newcomen-a maŝino estis ĉ. 0,5 procento.
 
[[James Watt]], kiun oni nomas ofte erare eltrovinto de la vapormaŝino, altigis grave la [[efikeco]]n de la Newcomen-a vapormaŝino, en kiu li ekde [[1769]] unuflanke lokigis la malvarmigan procezon el la [[cilindro]] al aparta [[kondensilo]], aliflanke la [[piŝto]]j alterne - de la unua kaj de la alia flanko – la vaporon kaj la kontraŭsituanta flanko permesis la eliĝon al la kondensilo. Tiel Watt povis rezigni pri la mekanika reiro de la piŝtoj kaj la maŝino plenumis ĉe ambaŭdirekta piŝtoiro laboron. Kun la eltrovo de la [[Paralelogramo de Watt]] ebliĝis turnigi la maŝinon en [[inercirado]]. Oni povas ekkoni tiun ĉi paralelogramon sur la apuda figuro kun literoj ''a, b, r, s, t, u''. James Watt nomis tiun ĉi eltrovon sia plej grava; ĝi validas ankaŭ hodiaŭ kiel ekzemplo por taskosolvo, la rondiran moviĝon transformi al rektalinia per turnoartiko.
 
James Watt validas kiel eltrovinto de la [[vaporekspansio|vaporekspansia]] utiligo. Ĉe la vapormaŝino oni atingas tiun efikon per antaŭtempa fermo de [[ventilo]], tiel la plukonduko de la vaporo en la cilindron rompiĝas, dum la enfermita vaporo pludonas povumon. krom tio, James Watt enkondukis la regulilon de la [[centrifuga forto]] por kontroli la rapidecon de la maŝino. Antaŭe tio estis enkonstruita kiel [[maŝinelemento]] ĉe la muelejoj.
Kun sia komercista kompaniano [[Matthew Boulton]] vendis li ne la maŝinojn, sed donis ilin je dispono de la aĉetantoj, por ricevi parton de la ŝparitaj brulaĵkostoj. Tiel naskiĝis eĉ la frua formo de la [[lizingo|maŝinolizingo]].
 
La altprema vapormaŝino estis konstruita en [[1784]] fare de [[Oliver Evans]]. La unua ekzemplero estis konstruita do nur en [[1812]]. Antaŭ tio konstruis [[Richard Trevithick]] en [[1801]] al unua altprema vapormaŝino, voja veturilo. Antaŭkondiĉo por la funkciado de la altprema vapormaŝino estis la evoluo en la metalprodukta kaj prilabora tekniko tiutempe, ĉar en la altprema vapormaŝino devas la maŝinpartoj tre precize almezuri. Sen tio aperis la danĝero de la eksplodo de la [[kaldrono]].
 
[[Dosiero:Steam machine (aka).jpg|thumbnail|left|140px|historia vapormaŝino]]
La plej bonaj maŝinoj havis jam ĉ. en 1910 tre bonan efikecon kaj atingis per mezkvalita ŝtonkarbo foruzon de ĉ. 0,5 kg/ĈP-horo.
 
La plej unuaj uzoj de la vapormaŝinoj okazis en la [[teksaĵindustrio]] por movo de [[teksaĵmaŝino]]j kaj en [[minejo]]j por [[akvoprizorgo]]n. Tion sekvis la [[vaporlokomotivo]]j, [[vaporŝipo]]j. Ankaŭ la unua [[aerŝipo]] estis pelita en 1852 per vapormaŝino. La [[industria revolucio|industrian revolucion]] ebligis nur la uzo de vapormaŝinoj.
 
== nuntempe ==
* Heinrich Dubbel, ''Entwerfen und Berechnen der Dampfmaschinen'', 2. verbesserte Auflage, Berlin, Springer 1907
* F. Fröhlich, ''Kolbendampfmaschinen'', in: Dubbels Taschenbuch für den Maschinenbau, 11. völlig neu bearbeitete Auflage 1953, Zweiter Band, S.93ff
* Conrad Matschoss, ''Geschichte der Dampfmaschine: ihre kulturelle Bedeutung, techn. Entwicklung u. ihre grossen Männer'', 3. Aufl. Berlin 1901, Reprint bei: Gerstenberg, Hildesheim, ISBN 38067072003-8067-0720-0
* ''Technik leicht verständlich'' Fachredaktion Technik des Bibliographischen Instituts unter Leitung von Johannes Kunsemüller, Fackel-Buchklub
* Lucian Haas, Tim Schröder, Monika Wimmer, Bewegungssignale Maschinen und Welten (Broschüre zum Jahr der Technik), Bonn : Bundesministerium für Bildung und Forschung, 2004, Download: http://www.bmbf.de/pub/bewegungssignale_maschinen_und_welten.pdf
 
[[Kategorio:Maŝinoj]]
 
{{LigoElstara|la}}
148 152

redaktoj