Neue Zürcher Zeitung: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 24 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q658945)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:NZZ Erstausgabe Titelseite.jpg|thumb|300px|right|Titolpaĝo de la unua eldono de NZZ]]
'''Neue Zürcher Zeitung''', mallonge '''NZZ''', la '''N'''ova '''Z'''uriĥa Ga'''z'''eto '''NZZ''', estis eldonita unuan fojon la [[12-a de januaro|12-an de januaro]] [[1780]] de [[Salomon Gessner]] sub la nomo ''Zürcher Zeitung'' (Zurika Gazeto; Zuriĥa Gazeto). Ek de la jaro [[1821]] ĝi portas la nomon ''Neue Zürcher Zeitung''- Nova Zuriĥa Gazeto. En la jaro [[1868]] estis fondita [[akcia societo]] kiu eldonis la Novan Zurikan kiel ĝi nomiĝas esperante, - simple - ĝis hodiaŭ, korekte la Novan Zuriĥan. Neniu el la 1400 radikaldemokrataj akciistoj posedas pli ol unu procenton de la akcia kapitalo.
 
==Unu el la plej malnovaj germanlingvaj gazetoj==
Linio 6:
 
==Internacia reputacio==
NZZ vendiĝas nuntempe en eldono de proksimume 160000 ekzempleroj, de kiuj 146729 estas certigitaj de WEMF. Ĝia internacia eldono estas multe legata en [[Germanio]].
 
La nova zuriĥa gazeto, la NZZ skribas pri politikaj, financaj, ekonomiaj kaj kulturaj temoj en germana lingvo. Ĝi havas reputacion de gazeto de alta kvalito, kun bone esploritaj artikoloj, al kio kontribuas krom ĝia ekonomia parto la tre bone fundamentigita eksterlanda parto, kiu baziĝas sur densa reto de korespondantoj. Bonegan reputacion havas krome ĝia [[felietono]], kio donas grandan spacon al la internacia raportado pri arto, kaj en kiu ankaŭ jam plurfoje aperis ampleksaj plurpaĝaj [[reportaĵo|reportaĵoj]] pri Esperanto. La eldonejo havis ankaŭ internaciaj eldonoj de NZZ en fremda lingvo. Ekde 1993 la eldonejo faras CD-ROM-n pri la tuta gazeto, kaj ankaŭ pri temoj de gazeto. La arkivo estas en datenoj-bankoj ekde 4-a januaro 1993. Ĉiuj jaroj de nova zuriĥa gazeto ekde 1780 estas ankaŭ en mikrofilmoj.
 
La NZZ estas '''grava historia svisa arkivo''' pri politika, teknika, financa, ekonomia historio. La eldonejo produktis ankaŭ bonaj fakaj libroj pri svisa ekonomia kaj socia historio.
 
==Ligita al Radikaldemokrata Partio de Svislando==
Linio 30:
* [http://www.nzz.ch Retejo de NZZ]
* [http://verlag.nzz.ch/ger/ Retejo de NZZ-eldonejo]
 
 
[[Kategorio:Gazetoj de Svislando]]