Luis Serrano Pérez: Malsamoj inter versioj

234 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
+struktur +kat E-vortarist +infoj
e
(+struktur +kat E-vortarist +infoj)
'''Luis SERRANO PÉREZ''' (naskiĝis en [[Osorno (Hispanio)|Osorno]], [[provinco de Palencio]] en la jaro [[1926]]), estas aktiva [[Hispanio|hispana]] esperantisto kaj grava organizanto de la loka movado en la [[katalunio|kataluna]] urbo [[Sabadell]].
 
==Vivo==
ProfesieSerrano profesie estis masonisto. Li esperantistiĝis en 1953 pere de “Kurso per korespondado” kiun gvidis [[Ramón Molera Pedrals]]. La jaron 1954 li translokiĝis al [[Asturio]] ([[Avileso]] kaj [[Ĥiĥono]]), kie li ekaktivis loke. Poste li elmigris al Germanio kaj poste al Francio, dum entute tri jarojn. Li edziĝis al esperantistino el Sabadell, kaj translokiĝis al tiu urbo, kreante esperantistan familion.
 
==Esperanto-agado==
Dekomence li estis aktiva, dum multaj jaroj li apartenis al estraro de Sabadell Esperantista, poste [[Centro de Esperanto Sabadell]], kie li estis sekretario, kursgvidanto, respondeca pri libro-servo, kaj ankaŭ li okupiĝis pri la kurso per korespondado, organizis programojn, verkis artikolojn por pluraj EEsperanto-gazetoj, precipe por “[[Boletín]]” de [[Hispana Esperanto-Federacio]]. Li estis premiita en Konkurso de Intervjuoj (1965) en la kadro de la 7a Barcelona-Provinca Esperantista Renkontiĝo okazinta en Molins de Rei.
 
Luis Serrano kunfondis la Pacifisman Esperantistan Asocion “Antón Balagué”, kiun li mem prezidis, kaj redaktis ĝian dumonatan organon ekde ĝia fondiĝo, sekve li estis ĝenerala delegito de [[Mondpaca Esperantista Movado]] en Hispanio.
 
Li estas peranto de pluraj esperantistaj gazetoj. Li ankaŭ estas unu el la ĉeforganizantoj de la [[Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo|Internaciaj Esperanto-Semajnoj de la Kulturo kaj Turismo]].
 
==Verkoj==
* '''2006''': (kun Santiago Torné i Grau). ''Diccionari català-esperanto''. Barcelona: Barcelona Esperanto-Centro, 2006. — 7800 kapvortoj.
 
{{vivtempo|1926||Serrano Pérez, Luis}}
 
[[Kategorio:Hispanaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Esperanto-vortaristoj]]