Pafado en lernejo 263 (Moskvo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
 
== Evento ==
La {{daton|3|2|2014}} en 12:54 Gordejev venis al sia lernejo kun du pafiloj. Minacante al la gardisto, li eniris en la klasĉambron sur la malsupra etaĝo, pafmortigis sian instruiston pri geografio kaj ostaĝigis la klason (pli ol 25 lernantojn<ref>[http://kommersant.ru/doc/2398668 «Сереже было уже все равно, он хотел покончить с собой»] (ruse)</ref>). Enirinte, li tuj asertis, ke li serĉas la instruiston.
 
Aliaj lernantoj estis rapide evakuitaj.
Linio 23:
 
== Sekvoj ==
Pro la evento oni komencis juran kazon pri mortigo, ostaĝigo kaj atenco kontraŭ vivo de policanoj. Estis decidite pasigi psikiatran ekspertizon por decidi pri ebla psika malsano de la krimulo. Laŭ rusiaj leĝoj li povas esti kondamnita al dumviva enprizonigo<ref>[http://kommersant.ru/Doc/2398792 "Нападавшему может грозить пожизненное заключение"] (ruse)</ref>, laŭ alia supozo - ĝis 10-jara punigo<ref name="A">[http://www.1tvnet.ru/content/show/sergei-gordeev-priznalsya-na-doprose-chto-ne-hotel-ubivat-uchitelya_24988.html Сергей Гордеев признался на допросе, что не хотел убивать учителя] (ruse)</ref>.
 
Laŭ informo de amaskomunikiloj, Sergej Gordejev konfesis, ke li planis la mortigon ankoraŭ dum la lastaj tagoj, pro tio, ki li ne vidas sencon por vivo; tamen li dekomence ne intencis mortigi la instruiston<ref>[http://fedpress.ru/news/society/news_event/1391486959-na-doprose-uchenik-priznalsya-chto-shkolnyi-rasstrel-zaplaniroval-eshche-na-vykhodnykh На допросе ученик признался, что школьный расстрел он запланировал еще на выходных] (ruse)</ref><ref name="A" />.
 
=== Reago de rusia ŝtatestraro ===
La [[Prezidanto de Rusio]] [[Vladimir Putin]] alvokis pli priatenti edukadon de adoleskuloj. Li nomis la eventon "tragedio" kaj asertis, ke ĝi, eble, povus ne okazi, se oni pli atentus artan edukadon:{{citaĵo|Endas eduki novan generacion de spektantoj kun bona arta kompreno, kiuj kapablas kompreni kaj alte taksi teatran, muzikan arton.}} Li diris, ke plibonigi la situacion eblas per la jam realigataj metodoj (organizado de kino-fonduso en Rusio ktp.)<ref>[http://m.lenta.ru/news/2014/02/03/putin1/ Путин объяснил захват заложников в школе плохим художественным воспитанием] (ruse)</ref>
 
La gvidanto de la Komitato pri socia politiko, ano de la [[Federacia Konsilio de Rusio]] Valerij Rjazanskij diris al novaĵagentejo "Interfaks", ke bezonatas konsideri ideon pri plifirmigo de gardado en rusiaj lernejoj<ref>[http://www.interfax.ru/moscow/news/355584 Сенаторы считают захват заложников и убийство в московской школе воспитательной проблемой] (ruse)</ref>.
 
La Prokuraturo de Rusio informis, ke ĝi intencas kontroli, kiel okazas gardado en moskvaj lernejoj kaj edukado pri leĝobeema sindeteno de infanoj<ref>[http://www.interfax.ru/moscow/news/355658 Прокуратура проверит московские школы на предмет обеспечения безопасности] (ruse)</ref>.
 
== Referencoj ==
Linio 39:
[[Kategorio:Murdoj]]
[[Kategorio:Distrikto Otradnoje (Moskvo)]]
[[Kategorio:2014]]