Mantineo (mitologio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ligilo
e Ligiloj
Linio 3:
'''Mantineo''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Μαντινέας'') estis la nomo de du [[rolulo]]j de la [[helena mitologio]]:
 
#Patro de [[Aglajo #Aliaj rolulinoj same nomitaj|Aglajo]], la edzino de [[Abaso]] kaj patrino de la ĝemeloj [[Preto]] kaj [[Akrisio]]. Tre eble li estis fondinto aŭ almenaŭ [[eponimo]] de [[Mantineo|samnoma urbo]] en [[Arkadio]], ĉar sufiĉe proksime al ĝi troviĝis la setlejo [[Okaleo (urbomitologio)|Okaleo]], kaj [[Okaleo (mitologio)|tiel]] oni kromnomis la filinon de Mantineo<ref>[[Pseŭdo-Apolodoro]]. ''[[Mitologia biblioteko]]'', 2.2.1.</ref>.
#Unu el la kvindek filoj de [[Likaono (mitologio)|Likaono]], reĝo de Arkadio. Li fondis la vilaĝon [[Ptoliso]], en Arkadio, dum sia ekzilo el la gepatra hejmo<ref>Tiu urbeto estis, kune kun aliaj setlejoj najbaraj, la origino de la urbo Mantineo</ref>. La likaonido forfuĝis pro timo al la venĝo de [[Zeŭso]], ĉar la dio aliformigis lian patron kaj detruis lian palacon kiel puno pro la malvirta vivo de la reĝo kaj lia idaro<ref>Pseŭdo-Apolodo. ''Mitologia biblioteko'', 2.8.1.</ref><ref>[[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]]. ''[[Priskribo de Grekio]]'', 8.8.4.</ref>. Pro konfuzo de ambaŭ roluloj, tiu ĉi Mantineo estas ofte prezentita kiel fondinto de la samnoma urbo.