Ramsar-Interkonsento: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
La Ramsara Listo de [[Malsekejo]]j de Internacia Graveco nuntempe (januaro 2011) inkludas 1 912 ejojn (konate kiel Ramsar-Ejoj) kaj kovras ĉirkaŭ 1 900 000 km² <ref name=ramsar/>. La lando kun la plej alta nombro da ejoj estas Britujo kun 168 da ili; la lando kun la plej granda areo de listigitaj malsekregionoj estas Kanado, kun pli ol 130 000 km², inkluzive de la Birdorezervejo de Golfo Reĝino Maŭd kiu kovras 62 800 km² <ref>[http://www.ramsar.org/cda/ramsar/display/main/main.jsp?zn=ramsar&cp=1-36-123^23808_4000_0__ Ramsar Contracting Parties], retrieved 2009-11-07</ref>.
 
Aktuale, ekzistas 160 kontraktantoj, ekde 119 en [[2000]] kaj ekde 18 komencaj subskribintaj landoj en 1971. Subskribintoj renkontas ĉiujn tri jarojn kiel la [[Konferenco]] de la Kontraktantaj Partneroj, la unua okazis en [[Kaljaro]], Italujo en [[1980]]. [[Amendo]]j al la origina kongreso estis konsentitaj pri en [[Parizo]] ( en [[1982]] ) kaj en [[Reĝino (Saskaĉevano)|Reĝino]] ( en [[1987]] ) <ref>[http://www.ramsar.org/cda/ramsar/display/main/main.jsp?zn=ramsar&cp=1-36-62_4000_0__ Ramsar: A brief history], retrieved 2009-11-07</ref>.
Ekzistas konstanta komisio, scienca revizio[[komisiono]], kaj [[Sekretario|sekretariejo]]. La ĉefsidejo situas en [[Gland VD|Gland]], Svisujo, same kun tiu de la [[Internacia Unio por la Konservo de Naturo]].
 
 
==Internaciaj Organizaĵo-Kunludantoj==
La Ramsar-Interkonsento intense kunlaboras kun kvin aliaj [[organizaĵo]]j konataj kiel Internaciaj Organizaĵoj Partneroj (IOP-oj]. Tiuj estas [[Birda Vivo Internacie]], [[Internacia Unio por la Konservo de Naturo]] ( IUCN ), Internacia Instituto por Akvo-Mastrumado ( IWMI ), Malsekejoj Internacie kaj [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ).
 
Tiuj subtenas la laboron de Ramsar-Interkonsento liverante ekspertan [[Tekniko|teknikan]] konsilon, helpante plenumadon de [[tereno]]-studaĵoj kaj provizante per [[Financoj|financa]] subteno. La IOP-oj ankaŭ regule partoprenas kiel [[Observado|observantoj]] en ĉiuj kunvenoj de la Konferenco de la Kontraktantaj Partneroj kaj kiel plenrajtaj membroj de la Scienca kaj Teknika Recenzo Diskutforumo. Ekzemple, dum la Konferenco de 2008, IWMI-[[sciencisto]]j senpere kontribuis en iom da rezolucioj inkluzive de tiuj rilate al la malsekejo-interrilatoj kun la homa [[sano]], [[biobrulaĵo]]j, malpliiĝo de [[malriĉeco]], [[ekoregiono]]j kaj [[biodiverseco]] en [[Rizo|rizejoj]].
40 827

redaktoj