Pledo por Unueca Lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
 
{{Quote|
...Esperanto estas racia lingvo. Ĝi estas simpla lingvo. Sed ĝi estas malfacila lingvo por ĉiu, kies pensado ne estas trejnita. Ĝi nome estas ankaŭ logika lingvo. Kaj tio pro neceso, ne pro arogo aŭ ĉikano! Preskaŭ ĉiu Esperanto-parolanto, almenaŭ post ioma ekzercado, instinkte sentas, kiajn nacilingvajn dirmanierojn, esprimojn, metaforojn li en Esperanto prefere evitu. Multe malpli instinkte li ekkonas kaj konsciĝas pri la postuloj de la logiko en vortfarado, en tempaj rilatoj kaj sintakso, precipe en la aranĝo de la vortoj en la frazo, kiu ja estas tre libera, sed tamen limigita. Kaj tiurilate eĉ elstaraj Esperantistoj, verkistoj kaj tradukistoj, iomege ofte eraras. Ni tamen ne povas rezigni la logikon. Ĝi devas resti la interna gvidilo, la polusa stelo, de nia lingvo. Ĝi estas komuna al ĉiuj. Nur ĝi ebligas sendubajn lingvajn interrilatojn inter Eŭropanoj kaj Azianoj kaj ĉiuj aliaj. En etnaj lingvoj ĝi ofte estas malatentata., ĉar lingvaj konvencioj kaj komunuzaj dirmanieroj subtenas la interkomprenemon.
|pp. 18-20
}}