Inundo de Danubo (1838): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
inundo
 
aldonoj
Linio 1:
Granda [[inundo]] okazis en [[Hungara reĝlando]] en [[1838]], kiu tuŝis precipe la nuntempan [[Budapeŝto]]n.
[[Dosiero:Budapesti árvíz John Hürlimann 1838.jpg|eta|Inundo en Pest en 1838]].
Pli frue en [[1775]] okazis inundo, tial poste oni konstruis [[digo]]jn por defendi precipe la la urbojn [[Vác]], [[Buda]], (tiam memstara) [[Óbuda]] kaj [[Pest (urbo)]]. En la fruaj [[monato]]j en 1838 plena [[glacio]] kovris la Danubon, krome tiutempe multe da [[precipitaĵo]]j falis. En la frua [[marto]] en Vieno la glacioj jam flosis. La unua danĝero okazis en Vác, kie spite la digon inundo okazis. Tio ripetiĝis en Pest en la 13-an de marto, tamen nur parto de la urbo situis sub [[akvo]]. Multaj opiniis, ke la inundo ne povas disvastiĝi. La rivero konstruis digon per glacioj tuj post la urboj Buda kaj Pest, sed [[soldato]]j konstante pafis per [[kanono]] la digon. Tiu manovro estis sensukcesa. En la 14-an la nivelo atingis la rekordon en 1775 kaj komenciĝis la savado. La loĝantoj parte rifuĝis al [[kirko]]j, kiuj estis tre stabilaj. Male, la loĝdomoj komencis disfali. 50000 da homoj iĝis senhejmuloj.
[[Dosiero:Holló Wesselényi.jpg|eta|maldekstre|Reliefo pri la savanto Miklós Wesselényi]]
En la 15-an jam la restintaj digoj ne povis defendi la domojn, katastrofa inundo okazis. La plej menciinda helpanto estis [[barono]] [[Miklós Wesselényi]], kiu per [[boato]] savis la homojn, kiuj sidis sur [[tegmento]]j. (Post la inundo ĉiuj hungaroj aldonas la epiteton "la inunda ŝipisto" al Miklós Wesselényi. En tiu tago kelkloke oni mezuris preskaŭ 3 metrojn profundajn akvojn. En Pest neniiĝis 2281 domoj, difektiĝis 827 domoj kaj restis sentuŝa 1146 domoj. En la kontraŭa Buda neniiĝis 204 domoj, difektiĝis 262 domoj kaj restis sentuŝa 2023 domoj. Resume en Hungara reĝlando neniiĝis 10 miloj da domoj, difektiĝis 4 mil da domoj. Resume 153 homoj mortis, el tio loĝis en Pest 151 homoj.
 
Kiam [[Franz Liszt]] sciiĝis pri la inundo, li tuj vojaĝis al Vieno kaj li aranĝis 8 [[koncerto]]jn, kies enspezoj helpis la senhejmulojn. Post la inundo oni konstruis novajn digojn, la novaj domoj iĝis pli stabilaj. Tiam fondiĝis [[Újpest]]. La sekva inundo okazis en [[1876]], sed la digoj defendis la tiam estantan novan urbon Budapeŝton (tamen en Buda kaj Óbuda okazis iom da damaĝoj).
 
Dum la subpremo de la [[Habsburgoj]] oni metis memortabulojn pri la tiama akvonivelo, tamen menciiĝas, ke la menciita tago 15-a de marto memorigis la hungarojn pri la [[Hungara revolucio de 1848]], kaj ne pri la inundo en 1838.
 
== Fontoj ==
* [http://dunaiszigetek.blogspot.hu/2011/03/az-1838-as-jeges-arviz-emlektablai.html hungare}
* [https://hu.wikipedia.org/wiki/1838-as_pesti_%C3%A1rv%C3%ADz hungare]
 
[[Kategorio:Hungario]]