Giacomo Bianchini: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis streketojn skribitajn per ento
aldonaj informoj el radioprogramo en regiona reto de RAI (Italio), la 7-an de Februaro 2014
Linio 2:
'''Giacomo (Jakobo) BIANCHINI''' ([[12-a de marto]] [[1875]] en [[Carbona]] apud [[San Vito al Tagliamento]] PN – [[1954]] en Cimpello di Pordenone) estis pastro, frua [[itala esperantisto]] kaj membro de la [[Lingva Komitato]].
 
La unua el 12 gefiloj de malriĉa familio, danke al pastro de apuda vilaĝo, Gabriele Fioritto, kiu disponigis al lia familio ioman monsumon ĉiujare, li povis viziti lernejon en [[Galleriano]] ĉe emerita profesoro de la Seminario de [[Udine]]. Li daŭrigis sian studadon en tiu Seminario kaj poste en tiu de [[Portogruaro]], en kiu li estis ordinita pastro en la [[3-a de aŭgusto]] [[1903]].
Li esperantiĝis en [[1905]] kaj redaktis lian unuan artikolon en friula [[ĵurnalo]] "[[Il Crociato]]" [[5-a de aŭgusto|la 5.an de aŭgusto]] [[1905]]. Li renkontis [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] en [[1908]] en [[Vieno]]. Li verkis en [[Esperanto]] "[[Hebrea kalendaro]]" ([[1906]]), "[[Malgranda katolika katekismo]]" ([[1937]]), "[[Tutmonda adresaro de katolikaj esperantistoj]]" ([[1914]]). Li estis pastro de [[Pradis]] UD, kaj skribis [[poezio]]jn pri la [[groto]]j de [[Pradis]]. Li estis [[parokestro]] de [[Cimpello di Fiume Veneto]] PN de [[1927]] al [[1954]] kiam li mortis. Lia [[tombo]] estas en la centro de la tombejo de Cimpello.
 
Li pasigis sian tutan vivon en la itala regiono [[Friulo]], praktikante la pastran servadon dum 50 jaroj en diversaj urboj, inter kiuj [[Visinale di Pordenone]], [[S. Quirino], [[Fontanafredda]], [[Meduno]], [[Navarons]], [[Pradis di sotto]] kaj fine, ekde [[1927]] ĝis sia morto, en Cimpello.
 
Granda studulo, li tre bone regis la [[latina|latinan]] sed ankaŭ aliajn lingvojn: la [[hispana]], la [[germana]], la [[franca]]. Li esperantiĝis en [[1904]] kaj redaktis sian unuan artikolon en friula [[ĵurnalo]] "[[Il Crociato]]" [[5-a de aŭgusto|la 5.an de aŭgusto]] [[1905]]. Li renkontis [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] en [[1908]] en [[Vieno]].
 
Li reprezentis italajn esperantistojn en la Universalaj E-kongresoj. Li aranĝis prelegojn, kursojn de Esperanto por laborantoj, gejunuloj kaj ankaŭ por la migrontoj, opiniante, ke ĉi tiu lingvo povis utili al ili eksterlande. Li verkis artikolojn pri Esperanto por la dioceza semajnaĵo kaj kreis E-grupon. Novembre de [[1910]] li estis en [[Bolonjo]] kie, kun la konsento de ĉefepiskopo [[Giacomo Della Chiesa]], estonta papo [[Benedikto_la_15-a|Benedikto la 15-a]], li okazigis prelegojn kaj kursojn kun sufiĉe da sukceso.
 
Li verkis en [[Esperanto]] "[[Hebrea kalendaro]]" ([[1906]]), "[[Malgranda katolika katekismo]]" ([[1937]]), "[[Tutmonda adresaro de katolikaj esperantistoj]]" ([[1914]]). En [[1910]] li estis elektita membro de la tiama Internacia [[Lingva Komitato]] kaj en [[1951]] membro de la [[Akademio de Esperanto]].
 
En [[1912]] li kunfondis la [[Itala Katedro de Esperanto|Italan Katedron de Esperanto]] kaj sukcesis varbi alian friulanon, [[Antonio Paolet]] de [[San Vito al Tagliamento]], kiu ne multe poste fariĝis la unua itala eldonisto de libroj kaj revuoj en Esperanto. Kune kun li Bianchini fondis en 1913 la italan revuon "L’Esperanto", daŭre eldonata. En la monato oktobro de tiu sama jaro li partoprenis en [[Romo]] en la kongreso de [[Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista]] (I.K.U.E.), kies ĝenerala sekretario li fariĝis.
 
Pastro Bianchini interesiĝis ankaŭ pri scienco, specife pri [[speleologio]]. Dum sia restado en Pradis di sotto li esploris la apudajn grotojn, komprenante ilian gravecon. Unu el ili fariĝis elvokiva kapelo en kiu, je Kristnasko, oni celebras la noktomezan Meson. En proksima [[abismo]] oni starigis grandan bronzan krucon: multajn jarojn poste oni dediĉis tiun lokon al li.
 
Lia [[tombo]] estas en la centro de la tombejo de Cimpello.