Princa Kastelo (Merano): Malsamoj inter versioj
Walber (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun '{{Informkesto kastelo |Nomo =Princa Kastelo |Dosiero =Castello Principesco 1.JPG |Grandeco de dosiero = 250 |Priskribo = |Ŝtato...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:27, 10 feb. 2014
La Princa Kastelo (germane: Landesfürstliche Burg, itale: Castello Principesco) estas kastelo situanta en la urbocentro de Merano. Dum ĝia historio ĝi estis ĉiam uzita kiel loĝdomo kaj fine iĝis malgranda muzeo.
Princa Kastelo | |||
---|---|---|---|
burgo • nemoveblaĵo • military museum building • muzeo de historio • museum of a public entity | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | Italio | ||
Geografia situo | 46° 40′ 21″ N, 11° 9′ 42″ O (mapo)46.672611.1618Koordinatoj: 46° 40′ 21″ N, 11° 9′ 42″ O (mapo) | ||
|
|||
Konstruita | 1470 | ||
Nuntempa posedanto | urbo de Merano | ||
Retadreso | http://www.comune.merano.bz.it | ||
Historio
Oni komencis konstrui la kelon de la konstruaĵo je la mezo de la 14-a jarcento, sed nur ek de la jaro 1470 estis konstruita la domo kiel loĝejo por la duko Sigismondo de Aŭstrio. Dum la 16-a jarcento la kastelo restis nobila loĝejo kaj en 1516 la imperiestro Maksimiliano uzis ĝin dum sia restado en Merano. Poste la kastelo pli kaj pli ruiniĝis kaj en la 17-a jarcento estistis uzita nur la kapelo por diservoj. En 1875 la komunumo de Merano aĉetis la kastelon kaj restaŭris ĝin en la sekvantaj jaroj. Ek de 1880 ĝi estas vizitebla.
Priskribo
Sur la muroj de la korto videblas naturalistaj freskoj de plantoj kaj bestoj. Interne, en la ĉambro de la princo troviĝas kahelforno el la 15-a jarcento kaj en aliaj ĉambroj estas kolekto da antikvaj muzikiloj, armiloj kaj kuiriloj. Du belaj ĉambregoj ornitaj kun antikvaj pentraĵoj estas uzataj por civilaj edziĝoj.