Walt Disney World: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Malaprobis la 3 lastajn tekstajn ŝanĝojn (de 98.16.236.166) kaj restarigis revizion 5277360 de ErikvanB
Linio 3:
 
==Historio==
[[Walt Disney]] malfermis la grandan parkon [[Disneyland|Diznilendon]] en [[1955]], en [[Anahejmo]], [[Kalifornio]]. Poste, Disney imagis eĉ pli grandan parkon, kaj lanĉis sian "Floridan Projekton" kiu komencis sekrete aĉeti grandajn terpecojn en centra Florido per fikciaj korporacioj. En [[1965]], Disney anoncis sian planon konstrui orient-usonan version de Diznilendo, sed en multe pli granda dimensio. Ĉefa inter la planoj estis moderna, futureca urbo nomata "EPCOT", la Eksperimenta Prototipa Urbo de l' Futuro.
 
Disney mortis en [[1966]], tamen la laboro daŭrigis. Anstataŭ konstrui estontec-stilan urbon, la ĉefa koncentriĝo estis la starigo de amuzejo, nome la Magia Regno, kiu malfermis al publiko en [[1971]]. Dua parko malfermis en [[1982]] sub nomo de EPCOT-Centro, tamen ĝi ne estis futureca urbo, sed similis multe al [[internacia ekshibicio]]. En [[1989]], malfermiĝis tria parko, la Filmfarejo de [[Disney]]-MGM. Kvara parko, Besta Regno, malfermiĝis en [[1998]].
 
==Servoj==
===Amuzparkoj===
====Magia Regno====
La Magia Regno estas multe simila al Diznilendo. Ĉe ĝia centro estas la Kastelo de Cinderelo. La parko dividiĝas en sep regionoj, ĉiu havanta apartan temon:.
*'''Bulevardo de Usono''' estas distrikto simila al ĉefa strato en ordinara usona urbo en la jaro 1900. Eblas tie butikumi, spekti ĉiutagan [[parado|paradon]], kaj. surtrajniĝi.
*'''Placo de l' Estonteco''' temas pri mondo de la estonteco, kies ĉefa vidindaĵo estas [[onda fervojo]] '''Kosma Monto'''.
*'''Placo de Fantazio''' tenas allogaĵoj temante grandparte pri fruaj Disney-filmoj. Famkonata vidindaĵo estas "[[it's a small world]]" bazita sur la samnoma kanto.
*'''Foiro de l' Animaĵoj''' estas baze ludejo por malgrandaj geinfanoj.
*'''Placo de Sovaĝejo''' temas pri 'sovaĝa okcidento' de Usono. Troviĝas ondofervojo Granda Tondromonto, kaj akvo-ondofervojo Spruca Monto, surbaze de l' .filmo ''[[Song of the South]]''.
*'''Placo de Sendependeco''' temas pri usona urbo je l' epoko de [[Usona Revolucio]]. Ĉefa logaĵo estas Domo de Prezidantoj, kie ĉiuj usonaj prezidantoj aperas en. robota formo.
*'''Placo de Aventuro''' temas pri aventuroj el Disney-filmoj, plej fame la Piratoj de l' Karibo.