Walt Disney World: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Malaprobis la 3 lastajn tekstajn ŝanĝojn (de 98.16.236.166) kaj restarigis revizion 5277360 de ErikvanB
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
 
==Historio==
[[Walt Disney]] malfermis la grandan parkon [[Disneyland|Diznilendon]] en [[1955]], en [[Anahejmo]], [[Kalifornio]]. Poste, Disney imagis eĉ pli grandan parkon, kaj lanĉis sian "Floridan Projekton" kiu komencis sekrete aĉeti grandajn terpecojn en centra Florido per fikciaj korporacioj. En [[1965]], Disney anoncis sian planon konstrui orient-usonan version de Diznilendo, sed en multe pli granda dimensio. Ĉefa inter la planoj estis moderna, futureca urbo nomata "EPCOT", la Eksperimenta Prototipa Urbo de l' Futuro.
 
Disney mortis en [[1966]], tamen la laboro daŭrigis. Anstataŭ konstrui estontec-stilan urbon, la ĉefa koncentriĝo estis la starigo de amuzejo, nome la Magia Regno, kiu malfermis al publiko en [[1971]]. Dua parko malfermis en [[1982]] sub nomo de EPCOT-Centro, tamen ĝi ne estis futureca urbo, sed similis multe al [[internacia ekshibicio]]. En [[1989]], malfermiĝis tria parko, la Filmfarejo de Disney-MGM. Kvara parko, Besta Regno, malfermiĝis en [[1998]].
Linio 15:
*'''Placo de Fantazio''' tenas allogaĵoj temante grandparte pri fruaj Disney-filmoj. Famkonata vidindaĵo estas "[[it's a small world]]" bazita sur la samnoma kanto.
*'''Foiro de l' Animaĵoj''' estas baze ludejo por malgrandaj geinfanoj.
*'''Placo de Sovaĝejo''' temas pri 'sovaĝa okcidento' de Usono. Troviĝas ondofervojo Granda Tondromonto, kaj akvo-ondofervojo Spruca Monto, surbaze de l' filmo ''[[Song of the South]]''.
*'''Placo de Sendependeco''' temas pri usona urbo je l' epoko de [[Usona Revolucio]]. Ĉefa logaĵo estas Domo de Prezidantoj, kie ĉiuj usonaj prezidantoj aperas en robota formo.
*'''Placo de Aventuro''' temas pri aventuroj el Disney-filmoj, plej fame la Piratoj de l' Karibo.