Kenny Clarke: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 19 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q346779)
e Charles Delaunay
Linio 14:
=== La postmilita tempo ===
Ekde 1943 ĝis 1946 li estis trombonisto en armebando,<ref>Hennessey indikas kiel kaŭzo, ke Clarke malŝatis ĉiam kunporti siajn pezajn instrumentojn; komp. p. 91.</ref>
kie li konatiĝis kun [[John Lewis (pianisto)|John Lewis]]. Dum sia armea tempo li geedziĝis someron de 1944 kun kantistino Carmen McRae. Komence de 1946, post staciado proksime de [[Heidelberg]], li revenis en Usonon. Mallonge post sia eksiĝo de la armeo li konvertiĝis al islamo kaj alprenis la nomon Liaquat Ali Salaam, evitis tamen, publike spektigi sian novan religion. Poste li aliĝis al la dua ''Dizzy Gillespie Big Band'', kiu fondiĝis majon de 1946 kaj kun kiu li ankaŭ koncertvojaĝis en Eŭropo (Parizo). Tie li surdiskigis por la diskeldonejo ''Swing'' de [[Charles Delaunay|Delaunay]], i.a. kun Hubert Fol, Michel de Villiers kaj Jean Claude Fohrenbach, same kiel li faris sonregistraĵojn kun okopo kun [[Howard McGhee]], Jimmy kaj Percy Heath, kiuj aperis ĉe [[Prestige Records|Prestige]].
 
En 1947 li forlasis la bandegon de Gillespie-Band kaj ludis kun Tadd Dameron en ''Royal Roost'' kaj en la bandego de [[Billy Eckstine]]. Tiutempe ankaŭ ekestis sonregistraĵoj de sia ensemblo „52nd Street Boys“ kun muzikistoj, kiu plejparte devenis el la bandego de Gillespie, ekz. Sonny Stitt, Kenny Dorham, Bud Powell, John Collins kaj Al Hall. La okopo surdiskigis kvar aranĝaĵojn de [[Gil Fuller]], „Epistrophy“, „Oop Bop Sh'Bam“, „52nd Street Theme“ kaj „Rue Chaptal“; la kvar facoj por la franca diskeldonejo ''Swing'' de [[Charles Delaunay]] estis la unuaj bibopregistraĵoj publikigitaj en Eŭropo.<ref>Komp. Hennessey, p. 107.</ref> Decembron de 1947 Clarke revenis por pli longa tempo al Dizzy, kunlaborante je ties sonregistradoj por RCA Victor kaj vojaĝante kun li al Eŭropo. Je la fino de la koncertvojaĝo li restis kvin monatojn en Parizo.
 
Aprilon de 1949 Kenny Clarke kunlaboris je registrad-kunsidoj por la albumo ''[[Birth of the Cool]]'' de [[Miles Davis]]; li estis ankaŭ la frapinstrumentisto je la lastaj pecoj por ĉi tiu albumo, kiuj ekestis la 13-an de marto 1950. Februaron de 1949 li sekvis inviton al ''Festival International 1949 de Jazz''; post tio li restis ankoraŭ kelkajn monatojn kaj konatiĝis tie la 18-jaran Annabelle Macaulay Allan Short, kiu ĵus komencis per sia kantistina kariero sub la nomo Annie Ross; el ilia amrilato ekestis la komuna filo Kenny Clarke la pli juna., nomata „Toby“, kiu alkreskis je parencoj de Clarke en Pittsburgh.