Paul Hopkins: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:phopkins.jpg|thumbnail|150px140px|left|Paul Hopkins]]Paul Hopkins (naskiĝis 1958 en [[Victoria]], en [[Brita Kolumbio]], [[Kanado]]) unue studis ĝermanajn kaj slavajn lingvojn kaj literaturojn, sed poste doktoriĝis pri [[lingvistiko]], kaj verkis doktoran disertacion pri la [[fonologio]] de la [[kaŝuba lingvo]]. Kiel lingvisto li ankaŭ okupiĝis multe pri indiĝenaj lingvoj de Kanado, precipe tiuj de la [[saliŝa lingvaro]] kaj la [[atapaska lingvaro]], kaj traduke adaptis por esperant-lingva leganto pedagogian gramatikon de la [[laŝucida lingvo]].
 
Paul komencis agadon en la Esperanto-movado kiel kasisto de la Esperanto-Klubo de Victoria en 1978, kaj baldaŭ poste (1979) elektiĝis prezidanto de la [[Junularo Esperantista Kanada]]. Tri restadoj en Germanio (1978, 1979 kaj 1980/81) konatigis lin kun la eŭropa movado kaj kondukis al tutjara staĝo kiel [[volontuloj de TEJO | volontulo de TEJO]] en Centra Oficejo de UEA/TEJO en [[Rotterdam]] (1981/1982) por la [[Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO]], post kiu li elektiĝis estrarano de la [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo]] dum la [[IJK]] en [[Leuven]]. Havante la estraran taskon de landa agado, li fariĝis unua redaktoro de ties organo ''[[TEJO Tutmonde]]''. Poste li dufoje reprezentis sian landon en la [[Komitato de UEA]], kaj mult-jare agadis kiel interreta instruanto de Esperanto por kursoj de la baza kaj meza nivelo.