Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bab (diskuto | kontribuoj)
→‎Listoj: re al Petr
Bab (diskuto | kontribuoj)
Linio 125:
::Bab, fine ni trovis la saman problemon kaj eble vi ekkomprenus miajn koleriĝojn, kiam mi koleriĝis, kiam iuj korektis artikolojn kreitaj de mi. Tio estis kiel [[Borobuduro]], [[arta sketado]] tiel [[menstruo]] kaj kelkaj aliaj. Mi kreis ilin de komence. Mi ne estas kontraŭ plua redaktado en ili, sed tiuokaze nova aldononto devus aldoni informojn kaj per tio plilongigi artikolon je novaj informoj. Sed tio plej ofte ne okazas. Kio okazas, tio estas nur senutilaj kaj senbezonaj intervenoj, kiam oni "korektas" kaj interŝanĝas vortojn. Kiel mi skribis kaj vi konfirmis, ĉiu kreinto havas alian literaturan stilon de esprimado. Se vi volas esprimi ion per konkretaj vortoj kaj esti iom ni diru "originala" en la verkado kaj vi devas eĉ serĉi en vortaroj por konfirmi la aŭ konkretan aŭ pli-malpli fakan vorton, vi "pagas" tempon por traduki la artikolon, eble vi havos tekston en via nacia lingvo tradukante ĝin laŭ tio - kaj jen - post nelonge venas iu, kiu "korektas" la tekston, iam eĉ ŝanĝante la signifon de vi esprimita ideo, ĉu vi tiam restos trankvila? Certe ne. Tial ankaŭ mi koleriĝis, kiam kelkaj per tia maniero korektis miajn artikolojn. Eĉ kiam Vikipedio estas libera enciklopedio, en kiu ĉiu povas redakti ĉion, ĉi tie mankas al ni iom da respekto al laboro kaj al "verkista, tradukista stilo" de aliaj. Jes, ankaŭ mi povas forgesi skribi akuzativon aŭ fari mistajpon, tio povas okazi al ĉiu ajn, sed se mi korektus vortordon de multe da teksto nur tial, por ke mi estu indikita en historio de redaktoj, tio estas miaopinie (iu povus korekti je ''laŭ mia opinio'' kaj tuj li havus "redakteton") malrespektado de redaktoj de aliaj. Kara Bab, almenaŭ tiel mi iom esprimis min rilate al mia "nelaŭdinda kaj por iuj aroganta defendado de mia laboro". Eble vi sentis la samon rilate al viaj redaktita kaj tute kreitaj artikoloj. Sincere [[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petro]] 30. Apr 2006 14:57 (UTC)
:::Nu, bone, mi ne alianciĝos kun vi! ;-)
:::Eĉ se mi nun renkontis similan problemon, mi daŭre trovas kelkajn viajn antaŭajn reagojn tro arogaj, ekz-e kiam vi primokis la artikolon [[umiko]]. (Kaj vi neniam pardonpetis.) AliflaneAliflanke, mi ne lasos la paseon direkti mian ontan kunlaboron kun vi. Amike, [[Vikipediisto:Bab|Bab]] 09:29, 6. Maj 2006 (UTC)