Nobelo: Malsamoj inter versioj

3 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
e (autoMigrateToWikidata @ d:q134737)
'''Dux''' signifas "estro, komandanto, [[generalo]]", kutime estis aljuĝita al romanaj generaloj kaj provincestroj. Dum la [[fina antikvo]] kaj [[frua mezepoko]], ĝi estas la ĉefa titolo de [[barbaruloj|barbaraj]] [[tribo|tribestroj]]. Romiaj imperiestroj de okcidento kaj oriento, kiam perdis [[teritorio]]n, fikcie, en [[traktato]]j, "donis" la perditan teritorion al venkanta tribo kaj titolon de "duko" al tribestro. Tiel la venkanto estis, laŭ fikcia juro, "reprezentanto", de imperiestro en konkerita lando. Poste, [[Karolo la Granda]] nomis la estrojn de ĉefaj provincoj "dukoj".
 
'''Comes''' ([[grafo]]) estis donita al favoritoj de Romanaj imperiestroj kaj signifas "kuniranton, kompanjonon". La Romana nobelaro estis nomita '''[[patricio]]j''', de la latina vorto ''pater'' (patro aŭ ĉefo de klano). Post la disfalo de Romana imperio ([[5-a jarcento]]), la romanaj titoloj estis forgesitaj. Reprenis ĝin la [[papo]] kaj [[Karolo la Granda]] en la [[9-a jarcento]] por [[ministro]]j kaj [[sekretario]]j. La Esperanta vorto devenas el la [[germana]] "Graf".
 
Krom tiuj "klasikaj" titoloj, Karolo la Granda kreis aliajn du: [[markizo]] kaj [[vicgrafo]]. Vicgrafo estis sekretario aŭ ministro en rango malalta ol grafo. Markizo estis la estro de duagradaj provincoj, [[markio]]j, apud landlimoj. Tre ofte markizoj en Karola imperio estas la samo ol "duko" de tiama [[bizanca imperio]], t. e., barbara estro kiu faris traktaton kun [[imperiestro]] kaj estas "provincestro" pro fikcia juro.
Sennoma uzanto