Bahnhof-strato (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
Komenciĝis la Bahnhof-strato ĉe Anger; la unua parto ĝis la transversa [[Juri-Gagarin-ringobulvardo (Erfurt)|Juri-Gagarin-ringobulvardo]] estas piedira zono. La pli suda parto estas zono sen tro da trafiko ĉefe servante por liverado de varoj aŭ al la apudloĝantoj por hejmenirado. Poste ĝi kondukas preter la [[Erfurter Hof|Willy-Brandt-placo]] tra tunelo de sub la fervoja taluso kaj sur ponto de sur la [[Richard Breslau|fluegfoso]] en la Schiller-straton. Tie ĉi iam estis la Daberstedt-reduto de la [[Ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto]], hodiaŭ la [[Urba parko de Erfurto|Urba parko]].
 
Karakterizas la straton ankaŭ belaj arkadoj je la orienta flanko inter Juri-Gagarin-ringobulvardo kaj Willy-Brandt-placo. Ili estas longa 150 metrojn kaj etendiĝas de la [[Buren-domoDomo de la buroj (Erfurt)|Buren-domoDomo de la buroj]] norde ĝis la [[Erfurter Hof]] sude. Sub ili estas diversaj magazenoj, bakejoj kaj budoj.
 
Gravas hodiaŭ la strato precipe por la publika trafiko. Kvar [[Publika transporto de Erfurto|tramlinioj]] cirkuladas tie ĉi, laŭkalkule po unu por 75 sekundoj. Krome ankaŭ pluraj buslinioj frekventas tie ĉi, sen paroli pri la multnombraj piedirantoj kaj biciklistoj, por kiuj la Bahnhof-strato estas la plej facila kaj rapida maniero forlasi la urbokernon suden.