Edward Said: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q201538)
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Said iĝis plej konata pro sia priskribado kaj forneado de kion li opiniis nura aro da missupozoj subkuŝantaj en la diroj kaj agoj de t.n. ''Okcidento'' vidalvide al t.n. ''Oriento''. Ĉi tian sintenon li nomis [[orientismo]].
 
En sia libro ''Orientalism'' (''[[Orientalismo (libro)|Orientismo]]'', 1978), Said denuncis "la subtilan kaj konstantan eŭropcentran antaŭjuĝadon kontraŭ arab-islamaj popoloj kaj ĉi ties kulturo". Li asertis, ke longa tradicio de falsaj kaj romantismaj bildoj de [[Azio]] kaj t.n. ''[[Mezoriento]]'' en la t.n. okcidenta kulturo efektive servis kiel implicita pravigo de la koloniaj kaj imperiaj ambicioj de Eŭropo kaj Usono. Verkante en 1980, Said ruze antaŭvidis la ''mondpercepton'' postan al la terorismaj atakoj kontraŭ [[Novjorko]] de la [[11-a de septembro]], 2001:
:"''Rilate tion kio ŝajne koncernas Usonon, estas nura eta troigo diri ke islamanojn kaj arabojn oni esence vidas aŭ kiel petrolprovizantojn aŭ kiel potencialajn teroristojn. Ege malmulte el la detaloj, la homa denseco, la pasio de la arab-islama vivo eniris la konscion de eĉ tiuj personoj kies profesio estas raporti pri la araba mondo. Anstataŭe ni havas serion da krudaj, esencecigitaj karikaturoj de la islama mondo tiel prezentitaj, ke oni igas tiun mondon pli facile milit-agresebla.''"