Lukrecio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 55 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q47154)
Sandalifex (diskuto | kontribuoj)
Linio 21:
Kiel [[Epikuranismo|Epikurano]] Lukrecio restis for de la aktuala politiko de sia vivtempo. Laŭ multaj opinioj estas ja la "risko de lia poezio", ke li provis publikigi la doktrinon de Epikuro, kaj speciale lian [[fiziko]]n, en formo de poemo (vd. supre), kvankam Epikuro mem diris, ke Epikurano ne verku poeziaĵojn – sed tiu eldiro eble pli rilatis al la ''enhavo'' de mitoj (''fabulae'') kaj ne tiom al la formo de poemo ĝenerale. Ĉar Lukrecio do diskonigis "veraĵon", doktrinon, finfine fakte (epikurisman) gracpromeson, li riskis fari tion, spite de la eldiro de sia majstro, en formo de poemo. Pli fruaj eksperimentoj en la latina literaturo pri filozofa poezifarado pli malpli fiaskis, ĉefe pro problemoj estetikaj kaj stilaj (komp. Cic. Ac. II,5,6 kaj Tusc. I,6; II,7 kaj IV,6f.).
 
La poemo ''[[De Rerum Natura]]'' (laŭvorte "Pri la Naturo de la Aferoj" aŭ "pri la vera eco de la estaĵoj",) estis denove redaktita de Cicerono mem kaj publikigita post la morto de Lukrecio (laŭ informo de [[Hieronimo]]). ''De Rerum Natura'' ampleksas ses librojn kaj prezentas la [[fiziko]]n, la [[psikologio]]n kaj la kulturan teorion de [[Epikuro]]. La [[etiko]] nur estas flanke traktata. La ses libroj disdividiĝas en tri grupojn: I kaj II: pri atomoj; III kaj IV: pri animo kaj menso ("anima", "animus"); V kaj VI: pri la mondo kaj ĝiaj fenomenoj. Kiel fonton probable Lukrecio uzis la verkojn de Epikuro mem, kiuj nuntempe nur parte estas pluekzistantaj.
 
Lukrecio volas esti instruisto, kaj tio kiel konfesanta adepto de Epikuro (komp. la "eksterajn proemiojn" [enkondukojn de la libroduoj] kun iliaj himnoj pri Epikuro); celo (pri tio komp. [[Arthur Schopenhauer]]) estas la "liberigo de la homo" for de la religio, ĝuste per "ekkono". En ĥaosa epoko Lukrecio volas protekti kaj fortigi la homojn kontraŭ ĝenerala sensensiĝo kaj senvaloriĝo, emfazante la naturan perspektivon de pereo de ĉiuj objektoj – ankaŭ la "diaj".