Katedralo de Erfurto: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Erfurt cathedral and severi church.jpg|thumb|La katedralo (maldekstre) sur la monteto.]] [[File:Bundesarchiv Bild 183-31514-0001, Erfurt, Dom.jpg|thumb|Historia foto kun la jam ne ekzistanta Mario-bildego super la ĉefa enirejo. Ĝin faris la venecano Salviati en 1870 laŭ la desegno de Kaselowsky; en a 1968-a jaro oni forprenas.]] [[Dosiero:Erfurt, Erfurter Dom 10.JPG|thumb|La [[ĥorseĝaro]], la fenestroj, la ĉefaltaro.]] [[Dosiero:Erfurt cathedral interior-0009.jpg|thumb|Interno de la preĝejo okcidenten.]]
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-E00952, Erfurt, "Kerzenträger".jpg|thumb|Wolfram-kandelabro antaŭ la Maria-retablo (historia foto).]] [[Dosiero:Heiliges Grab im Erfurter Dom.jpg|thumb|La Sankta Tombo.]] [[Dosiero:Katholisch-Theologische Fakultät der Universität Erfurt im Kreuzgang des Doms.jpg|thumb|Klostro katedrala, hodiaŭ parto de la katolika fakultato de la [[Universitato de Erfurto]].]] [[Dosiero:Erfurt, Erfurter Dom 15.JPG|thumb|Surkolonaj bildoj.]]
La katolika '''Katedralo de la Virgulino''' estas 1200 jarojn aĝa preĝejo situanta sur monteto en la urbocentro de [[Erfurto]]. La belega en [[Gotika arkitekturo|gotika]] stilo konstruita preĝejo estas la episkopa preĝejo de la unua [[Episkopujo de Erfurto]]. [[Martin Luther]] ricevis la pastran ordinon tie ĉi en 1507. Apud la kirko troviĝas hodiaŭ la fakultato de [[teologio]] katolika, parto de la [[Universitato de Erfurto]]. De 1828 ĝis 1835 iĝis grandstila restaŭrado (komence fare de la netalentatanetalenta Stanislaus von Pereira, poste fare de [[Karl Friedrich Schinkel]]) kaj en la 18-a de oktobro 1835 rekonsekritis la kirko.
== Arkitekturo ==
 
=== Ĥorejo ===
De 1154-1237 la altarejo estis izolita de la resto de la romanikstila preĝejo per apartiga septoseptovando. La unua malgranda, gotikstila [[ĥorejo]] (konsekrita en 1290) jam en 1337 - post nur 47 jaroj! - malkonstruitis por planoj jefari pli grandagrandan (finita en 1370/72). Ĝi estas alta je 25 m, larĝa je 13,5 m kaj longa je 33 m. La vitraĵojvitraloj multkoloraj kvazaŭ komplete konserviĝis, unikaĵo en Germanio. El la fenestroj elstaregas la [[Fenestro de Bonifaco]].
 
Ĉe la norda vando estas la enirejo al la kripto, kie estas entombigitaj Sankta Adelario kaj [[Sankta Eobano]] (trovo de la ostoj en 1154).
 
Alia trezoro estas la ĥoreja seĝaro kun belegaj lignaj skuptaĵojskulptaĵoj (de 1328/9). La baroka ĉefaltaro el ligno (pli ol 16 metrojn alta, larĝeco de 13 m) enstalitis en 1697 kaj montras interŝanĝeblajn bildojn de [[Jacob Samuel Beck]] kaj [[Tobias Hildebrand]].
 
=== Turoj ===
 
=== Efektoj ĝeneralaj ===
Starante sub la galerio, la vizitanto sentas la dimensiojn de la katedralo (longeco: 88 m) verŝajne plej bone. La ĉefa navo finkonstruitis en 1465 post 10 jaroj kaj anstataŭis la antaŭan romanikstilan. La grandeco de la iama transepto difinis la larĝecon de la flankaj navoj. Sur la fundamentojn de la romanika meza navo oni starigis la kolonojn de la gotika halonavo; pro tio la meza navo estas pli malgranda ol la du flankaj. Plilongigo okcidenten malhelpis (kiel ankaŭ ĉe la [[Preĝejo Sankta Severo (Erfurt)|Preĝejo Sankta Severo]]) la krutaj deklivoj de la katedralmonteto.
 
== Artaĵoj en la longa halonavo ==
* Se oni revenas el la ĥorejo en la direkton de la longa navo, oni atentiĝas maldekstre, sub malfermita volbaĵo romanikstila, pri stukmadono (de 1160). Duoncirkle staras apud ŝi 8 martiroj kun palmbranĉoj, inter ili la episkopoj Adelario kaj Eobano; meze estas Jesuo Kristo.
* Ĉe la sama flanko troviĝas eŭkaristia kesto el [[grejso]] (de 1570/80) kaj antaŭ ĝi la bronza Wolfram-kandelabro (de 1160): kune kun la t.n.''Leono de [[Brunsvigo]]'' ĝi estas la plej malnova, kave gisita granda bronzaĵo de Mezepoko.
* Vandbildo de [[Sankta Kristoforo]]: La giganta pentraĵo de pli ol 50 kvadratmetroj donacitis en 1499 fare de la katedraldekano Markus Becker. Dekstre - samnivele al la kapo de la sanktulo - estas pentrita en la fono la katedralo.
* Epitafoj: Sub la Kristoforo-bildo estas la tomboslabo por la [[Grafo de Gleichen (legendo)|Grafo de Gleichen]], farita inter 1250-75, kiu ĝis 1813 troviĝis en la [[Preĝejo Sankta Petro (Erfurt)|Preĝejo Sankta Petro]]. Menciindas krome la reliefa epitafo de la surloka anstataŭanto de la [[Mainz|majenca]] ĉefepiskopo Johann von Allenblumen (+ 1432) kun la adorado de la [[Tri reĝoj]] kaj portretoj de la donacintoj; pluse la tomboslabo de la erfurta helpepiskopo Johann Bonemilch von Laasphe (+ 1510): la bronzaj eroj surmetitaj al la ŝtonaĵo montras la mortintan ekleziulon en ornato (= la unua slabo maldekstre).
* Baptujo: tiu malfrurenesanca artaĵojartaĵo estis donacita en 1587 de la katedrala kapitulestro Konrad Breyttenbach - kaj farita de la plej bona skultpistoskulptisto siatempe en Erfurto, la (protestanta) artisto Hanas Friedemann la maljuna, kaj de Hieronymus Preußler.
* Ĥoreja seĝaro nekatedrala: Ĉe la norda vando staras partoj de la altareja seĝaro el la preĝejo de la eksa [[Kartuzio de Erfurto]].
* Ĉe la ĉefa portalo: Maldekstre troviĝas funebranta madono (originalo en la katedrala trezorejo), dekstre estas tri malfrugotikaj skuptitajskulptitaj reliefoj kun bunta rando el erfurta ateliero (ĉ. 1470). Ili montras la naskiĝon de la Sinjoro, la adoradon de la Tri reĝoj kaj la elverŝon de la Sankta Spirito pentekoste. Supre de la pordego estas aliaj skulptaĵoj malfrugotikaj prenitaj de kruc-grupo (Maria, Johano kaj Laŭrenco).
* Altaro de Sankta Katerino: Sub tegmenteto oni vidas bildon de [[Lucas Cranach la Maljuna|Lucas Cranach la maljuna]], kiu montras la ''Fianĉiniĝon de Sankta Katerino''.
* Pentro sur la kolonoj: La grandaj kurbitaj pentraĵoj de la navaj piloj estas de la 16-a jc.
41 136

redaktoj