Preĝejo Sankta Severo (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
== Historio ==
Dokumentoj pri la frua historio mankas; verŝajnas unu antaŭa konstruaĵo. En 836 la relikvoj de [[Sankta Severo el Raveno]], de lia edzino Vincentia kaj de lia filino Innocentia estis transdonitaj al la benediktaninoj por ilia kapelo surmonteta. Ĝi devis cedi al episkopa burgo en 1123. Restoj de la t.n. ''Kurba domo'' (germane: ''Krummhaus'') ankoraŭ videblas en la ĝardeneto de la pastra domo. Iaman palatinatanpalatinejan turon oni malkorekte nomis ''Kapelon Sankta Bonifaco''. La monaĥinoj poste translokiĝis al la [[citadelo Cyriaksburg]]. La novkonstruado de kvinala monaĥeja preĝejo (ordeno de la kanonikoj aŭgustenanaj) fariĝis inter 1274-1378 kun orienta kaj okcidenta ĥorejoj kaj pluraj kapeloj. La kirko suferis damaĝojn pro incendio en 1472. Nur poste starigitis la plej alta, meza turo. En 1803 la klostro malfermiĝis kaj post 1818 la ejoj (sakristio, kapitula dometo) malkonstruitis. Grandstila restaŭrado estis ekstere de 1979-82 kaj interne en 1995.
 
== Sonoriloj ==
Famas la kirko pro la sia varieco sonorila. Kvar sonorilojn muldis Claus von Mühlhausen, inter ili ''Osanna'' (1474) ornamita per reliefoj kaj '' Martha'' (de 1475). La kreinto de la enkatedrala sonorilo [[Gloriosa (Erfurt)|Maria Gloriosa]], Gerhard Wou, muldis la sonorilon ''Vincentia''. En la ĥorejo estas pormesa sonorilo el arĝento de 1442. La kvin restantaj estas de 1952 respektive 1962, do sume ne malpli ol dek sonoriloj troviĝas en la kampaniloj. La sonorilaro estas la plej granda el la Mezepoko en tuta [[Turingio]].
[[Dosiero:ErfurtSeveriSarkophag.jpg|thumb|Ĉerko de Severo, 1365]]
 
Linio 22:
* Kompato-bildo de la erfurtanino Hildegard Hendrichs (1953)
* Madono de mastro Johann Gerhart (ĉ. 1340)
* '''Sarkofago de Severo''' (1360/70) kun belega slabo: ĉefverko de la anomima ''Meister des Severisarkophags''. La ĉerko post la [[Reformacio]] malkonstruitis kaj nur en 1948 kunmetitis. Konserviĝis la kvar flankoj montrantaj: la adoradon de la [[Tri reĝoj]], la adiaŭon de la lanoŝpinisto Severo disde siaj familianoj, miraklon de kolomboj dum la ordino episkopa, la surtronigon solenan de la sanktulo. La slabo estas kopio. Verŝajne la sarkofago estis starigita sur soklo por adoraj kialoj kiel la relikvoj de la Tri reĝoj en la [[Katedralo de Kolonjo]]. La anonima majstro verkis ankaŭ por preĝejoj en [[Magdeburg]] kaj [[Halberstadt]].
* '''Kalikoforma baptopelvo''' sub 15 metrojn alta triangula sabloŝtona baldakeno (1467): ĝi estas unu el la plej gravaj malfrugotikaĵoj en Germanio. Donacinto esta la kanoniko Johann Steinberg el Duderstadt. La nekonata majstro nomiĝas ''Meister des Severi-Taufsteins''.
* Alabastra reliefo de la arkianĝelo Miĥaelo (1467), kiu per la unua mano portas animon kaj per la alia terenĵetas la diablon: ĝin kaj la antaŭlastan faris la sama majstro. Ĝis 1938 ĝi estas en la [[ĥorejo]].