Urbodomo de Erfurto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
== Historio ĝis la 19-a jarcento ==
Tribunalo kaj aĉethalo jam en la 11-a jc. estis tie ĉi, dokumente la unua mencio estis en 1275. La ''curia consulum'' (poste: ''pretorium'') finkonstruitis verŝajne jam en 1260. Ne post la 1323-a jaro apartenis al la urbodomkomplekso ankaŭ aĉethalo de ĉ. 1200 kun granda halo por asembleo. Ne post 1330 oni konstruis kvarangulan kaj trietaĝan turon. En 1343 konstruitis administradejo inter la turo kaj la iama aĉethalo. En 1348 la placo antaŭ la urbodomo estis pavimata. En 1385 aldonitis karcero en je la 1364-a jaro konstruita flanka aleto. En 1509 estis atakita en la urbodomo fare de koleriĝantaj burĝoj la urbestro [[Heinrich Kellner]].
 
== Malkonstruo kaj novkonstruo malrapida ==
La malnova urbodomo malkonstruitis kontraŭ vehementaj protestoj - ekzemple fare de [[Karl Friedrich Schinkel]] - ekde 1830, inkluzive de la turo (pri tiu parto disputatasdisputatis plej longe). Restoj de la meblaro videblas en la Anger-muzeo. Inter 1870-1882 la nova urbodomo estis konstruita laŭ la planoj de la erfurta konsilanto pri konstruado Theodor Sommer, kvankam la decido pri la novkonstruo faritis jam en la 15-a de januaro 1841. La unua kunsido en la nova urbodomo estis en la 13-a de januaro 1876. Grandega inaŭgurceremonio kun torĉa procesio okazis en la 6-a junio 1882 post finaranĝo de la interno. En 1904/05 la korta alo de la urbodomo plilongiĝis suden por fari spacon por kunsidoĉambroj. En 1934 venis la sekvinta alkonstruo kun tria ŝtuparo kaj la ejo de la [[Ŝparkasoj (Erfurt)|ŝparkaso]].
 
== Artaĵoj ene de la domo ==